Sukcese avancas klinikaj provoj de alia vakcina kandidato Soberana Plus

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-13 13:00:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Soberana Plus por konvaleskantoj de Kovim-19

Havano, apr 13 (RHK) La fazo II de la klinikaj provoj de Soberana Plus en konvaleskantoj inkluzivos 450 individuojn kaj ampleksigos la inkluziv-kriteriojn kompare kun la unua fazo, informis spertulo de la Instituto Finlay de Vakcinoj, kiu evoluigis tiun ĉi vakcinan kandidaton kontraŭ Kovim-19.

Rolando Ochoa Azze, esploristo kaj titola profesoro de tiu institucio, klarigis dum televida elsendo, ke la procezo aligos tiujn, kiuj jam trapasis la malsanon kun klinika evoluo leĝera kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ĝin trapasis sensimptomoj, plus tiuj, kiuj rekuperiĝis post trapasi la malsanon modere.

Li precizigis ke la klinika provo inkluzivas adoltojn inter 19 kaj 80 jaroj, kaj ankaŭ povos partopreni dikuloj je grado I.
La spertulo aldonis ke ili plu inkluzivos personojn kun kronikaj malsanoj, ne gravas kiu ajn, ĉiam kiam ili estu ekvilibritaj en la momento de la rekrutiĝo, kaj samkiel la ceteraj personoj, post du monatoj aŭ pli ekde ties elhospitaliĝo, kiel garantio de kompleta rekuperiĝo.

La specialisto aldonis ke la klinika provo efektiviĝos, esence, en la instituto de hematologio kaj imunologio, kaj pritaksos la respondon imun-protektan de la produkto, ties sekureco kaj reaktogeneco.

La esploristo klarigis ke en la mondo jam estas raportitaj kazoj de reinfektiĝo per Sars-Cov-2 en personoj kun malaltaj niveloj de antikorpoj neŭtraligaj, speciale post la apero de novaj variantoj, kaj tial, tia vakcinado estas necesa por protekti la konvaleskantoj, kiuj  estas preskaŭ 90 mil en Kubo.

Li aldonis ke oni uzas Soberana Plus kaj ne alian vakcinan kandidaton, ĉar tiu ĉi kapablas rekte agi sur la memor-ĉelojn B  kaj aktivigi ilin por produkti antikorpojn, kaj ties reaktiveco estas konsiderinde malplia pro ties formulado. 

Kongrue kun tiuj trajtoj, aldonis Ochoa Azze, tiu ĉi medikamento estas tre bona kiel dozo refortiga por la Soberana 01 kaj 02, kaj pro tio ĝia nomo estas Soberana Plus, kiu donas la ideon aldoni, profundigi, perfektigi kaj ampleksigi respondon.


fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up