Ministro pri eksteraj rilatoj denuncas agojn de Usono por starigi opozicion “made in USA”.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-15 10:31:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

Havano, apr 15 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, denuncis la milionan financadon de la usona registaro por starigi en la insulo opozicion je la usona maniero “made in USA”.

Per mesaĝo en Tvitero, la ministro sciigis ke “abundas pruvoj pri la milionoj da dolaroj” destinitaj de la diversaj administracioj por tiuj celoj, kiuj faras “malferman instigon” al perforto de la leĝo kaj ordo en la kariba insulo.

Li taksis tiun konduton kiel neakceptebla kaj taksis hipokrita la supozatan zorgemon de Vaŝingtono pri homaj rajtoj.
En tiu platformo, ankaŭ la ĝenerala direktoro por Usono de la kuba ministerio, Carlos Fernández de Cossío, agnoskis en tia konduto, tipan manieron  de la usona politiko. 

Ili pagas “grupojn kaj individuojn, instigas ilin defii la leĝon, impulsi ties bildon en la retoj kaj amaskomunikiloj, esprimi zorgojn pri homaj rajtoj kaj tiel klopodi semi infamion kontraŭ la registaron, kiu ne submetiĝas al ilia volo”, li skribis.

La ĝenerala direktorino por tiu areo de la koncerna ministerio, Johana Tablada, esprimis  kiel la Blanka Domo, se ili havas “tioman rifuzon fronte al minimuma suspekto pri enmiksiĝo de aliaj landoj en sia interna politiko”, devus “elimini programojn kaj fondusojn, kiuj malferme celas interveni en la internajn aferojn de aliaj suverenaj ŝtatoj”.

Kubaj spertuloj senmaskigis la taktikojn de personoj, strukturoj kaj subfosaj retejoj, kiuj en la sociaj retoj, sekvas la nomatan milda puĉo, stimulas malleĝecon kaj ŝajnigas ĥaoson en la insulo.

Laŭ la retejo Cuba Money Project, de la usona ĵurnalisto Tracey Eaton, nur en 2020, institucioj kiel la agentejo de Usono por internacia evoluo dediĉis proksimume 2,5 milionoj da dolaroj por agadoj celantaj ŝanĝi la politikan sistemon de la insulo.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up