Kubo plu avancos en la evoluigo de neŝtataj mastrumformoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-16 09:24:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Miguel Díaz Canel

Havano, apr 16 (RHK) La politika volo registara por daŭre avanci en la evoluigo de la ne ŝtataj mastrumaj formoj, estis ratifita de la prezidento Miguel Díaz-Canel, dum renkontiĝo kun memstaraj gelaboristoj, kooperativistoj ne agraraj kaj gvidantoj de la ŝtata entreprena sektoro.

La renkontiĝo okazis en la Palaco de la Revolucio kaj ankaŭ per videokonferenco kun ĉiuj teritorioj, kun ĉeesto de la dua sekretario de la komunista partio, José Ramón Machado Ventura; la ĉefministro Manuel Marrero, la vicprezidento Salvador Valdés Mesa kaj Esteban Lazo, prezidanto de la nacia asembleo, plus aliaj ministroj.

Tiu ĉi renkontiĝo havis apartan gravecon, sesiinte en la antaŭa tago de la eksesio de la 8-a kongreso de la komunista partio, kaj la ŝtatestro elstarigis la kontribuon de tiuj sektoroj al la produktado, la servoj kaj laborpostenoj.

La evoluigo de tiuj ekonomiaj rolantoj memstaraj havas sian antaŭaĵon en la diskutoj okazintaj pri la temo en la sesa kaj sepa kongresoj partiaj, kio daŭros en la nuna.

Dum la renkontiĝo, la neŝtataj laboristoj prezentis siajn spertojn, sukcesojn kaj ankaŭ evidentigis barojn kaj obstaklojn, ankoraŭ persistantajn, kaj krome, ili dankis pro tiu ĉi renkontiĝo, kiu havas grandan signifon ideologian kaj politikan.

La prezidento Díaz-Canel esprimis ke la “malamiko ne ripozas en siaj klopodoj damaĝi la rilaton ekzistantan inter la ŝtata sektoro de la ekonomio kaj la neŝtata sektoro. Ili celas preteratenti la ŝtatan sektoron, ne agnoski la registaron kaj favorigi finance, kaj per aliaj influoj, la neŝtatan sektoron, kaj apartigi ĝin de la kontribuo al la socialista evoluprojekto de la lando. Ili klopodas apartigi, sub tiu koncepto, la popolon disde la registaron”.

La prezidento ankaŭ esprimis ke “ofte la malamiko insistas aŭ kredigas ke la usona sieĝo favoras financadon al la neŝtata sektoro, kio estas senhonta aserto, ĉar la tuta popolo suferas la sieĝon; tamen, kiam la kuba registaro faras decidojn por kontentigi la bezonojn de la loĝantaro, ne distingas inter laboristoj ŝtataj kaj neŝtataj. Ĉi tie ni laboras per la koncepto de popolo”.

Tial, li asertis, la Revolucio ne donacos la neŝtatan sektoron al la malamikoj, ĉar ĝi estas rekonata en niaj programaj dokumentoj, en niaj partiaj kongresoj.

“La neŝtata sektoro, li aldonis, estas nia. Ĝi estas parto de la ekonomiaj rolantoj en la procezo de socialista evoluigo de la insulo, kaj ni havas la kapablon por kune labori kaj kontribui (…) al la plano de ekonomia kaj socia evoluo kaj al la vizio de la nacio”.

Siaflanke, la vicunua ministro kaj ministro de ekonomio kaj planado, Alejandro Gil Fernández, prezentis analizon pri la evoluo kaj perspektivoj de la neŝtataj ekonomiaj rolantoj en Kubo dum la lasta jardeko.

La ĉefa kontribuo de tiuj neŝtataj mastrumformoj estis la komplementado de la ŝtata sektoro ekonomia, asertis la ĉefministro Marrero Cruz, kio solidiĝis dum la lastaj tempoj surbaze de la strategio sociekonomia kaj 43 regulaĵoj por fortigi la ŝtatan entreprenon, sen malatenti la perfektigon de la memlaboron.

Tiu ĉi sektoro, ekde oktobro 2020, kiam oni aprobis ties ampleksiĝon, kreskis konstante kaj estigis pli ol 600 mil laborpostenojn. La ofico-diverseco kaj la rezultoj atingitaj, evidentigis la valoran kontribuon de tiu sektoro kaj ties sekvoj en la ekonomio per solidaj solvoj, konkretaj kaj kvalitaj, al demandoj de la loĝantaro kaj turismo pri diversaj varoj kaj servoj.

Dum la kunsido oni pritraktils la starigon de la mezgrandaj kaj etaj entreprenoj Mipymes, kies juraj regulaĵoj estas kreitaj por ebligi,  proponi, kaj post ties aprobo, ni starigos ilin iom post ion kun la celo ilin evoluigi.

La ĉefministro esprimis la certecon ke ni sukcesos bone starigi tiujn Mipymes, kies trajto estas ke ili funkcios en la ŝtata kaj privata sektoroj por kontribui al la insula ekonomio.

Temas pri granda defio, asertis la ĉefministro, aldoninte ke la registaro konfirmas sian vizion pri la rolo de la ŝtata entreprena sektoro kaj ankaŭ pri la rolo kaj graveco evoluigi aliajn neŝtatajn mastrumformojn (…) kaj preter la formo de proprieco kaj produktado, la plej grava afero estas havi klaran ideon pri tio ke ni ĉiuj respondecas en la konstruado de socialista socio prospera kaj daŭrigebla.


fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up