Asertas Raúl Castro ke la 8-a kongreso eblas kaj necesas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-16 18:29:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

8-a Kongreso de la  Komunista Partio de Kubo

Havano, apr 16 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, generalo de armeo Raúl Castro Ruz, legis la centran raporton de la evento, kiu eksesiis hodiaŭ en la Kongresa Palaco de Havano en ĉeesto de cent elcento de la delegitoj.

Li klarigis ke la kunveno efektiviĝas en kondiĉoj eksterordinaraj pro la Kovim-19, sed ĝi estas kongreso ne nur ebla, sed necesa, post dujara aprobo de la Konstitucio de la Respubliko.

Li aparte parolis pri la frontado al la pandemio, surbaze de la aprobita plano en januaro 2020, kiu estis aktualigita kaj inkluzivas intersektorajn agojn kun partopreno de organoj de la centra ŝtata administracio, amasaj organizoj kaj la loĝantaro.

Raúl deklaris ke ĉiutage li pli fieras pri Fidel (1926-2016), pro lia vizio evoluigi la industrion farmacian kaj bioteknologian, kiu hodiaŭ alportas novecajn produktojn kaj kvin vakcinajn kandidatojn.

 “Evoluigo de la nacia ekonomio apud la batalo por paco kaj solidiĝo ideologia konsistigas la ĉefajn misiojn de la Partio”, asertis la unua sekretario de la organizaĵo.

Cele impulsi la ekonomion, li esprimis la bezonon provoki skuon, kiu veku la inercion, la iniciatemon, samkiel modifi malnovajn kaj malbonajn kutimojn en gvidantoj de niaj entreprenoj por atingi pli altajn produktnivelojn kun pli da efikeco.

Raúl instigis defendi la kreskon de la nacia produktado, speciale pri nutraĵoj, kaj forpeli la damaĝan kutimon importi.

Ankaŭ reasertis ke la insulo devas kutimiĝi vivi per tio, kion ni havas kaj ne pretendi pli ol ni kapablas mem krei, dum la demandoj de la civitanaro estu stimulo por la naciaj produktantoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up