Díaz-Canel: "virto estas scipovi unuece defendi la patrolandon hereditan de niaj antaŭuloj"

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-19 22:02:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Miguel Diaz Canel parolfermis la 8-an kongreson de la Komunista Partio de Kubo

Havano, apr 19 (RHK) La unua sekretario de la Komunista Partio,  prezidento de la Respubliko,  Miguel Díaz-Canel,  parolfermis la 8-an kongreson sesiintan ekde la 16-a de aprilo. Li taksis ĝin  historia evento.

La evento, kiu sesiis dum tri tagoj, okazigis ampleksan debaton kaj analizon pri la ĉefaj temoj en la sociekonomia vivo de la insulo.Li elstarigis ke la generacio de la centjariĝo de la kuba apostolo José Martí, povas fiere deklari hodiaŭ ke la Revolucio vivas, “aganta kaj firma meze de la ŝtormego pli malegala kaj maljusta post la tutfalo de la socialista sistemo. Kaj tiu generacio, li aldonis, povas diri ke la Revolucio ne finiĝas kun ili, ĉar ili kapablis formi novajn generaciojn kun la idealo de socia justico.

Fronte al la delegitoj ariĝintaj en la Kongresa Palaco de Havano, li asertis ke ni havas fronte al ni, enorma verkon,  ekde la komenco de la sendependigaj bataloj, kaj asertis ke ankaŭ estas “la sindonemo absoluta de tiu generacio de la centjariĝo, la universala gvidanteco de Che, la gvidanteco profunda de Fidel kaj la kontinuecoj kaj ekzemplo de Raúl”.

En alia momento li aldonis ke “la komunista partio de Kubo neniam estis elekta partio, kaj naskiĝis de la unueco de ĉiuj politikaj fortoj. Hodiaŭ ni diras “Ni estas Kubo”, "Kubo vivas” kaj ŝajnas simpla, sed kiom malfacila estis atingi la plenan suverenecon meze de la ekonomia sieĝo.

Li elstarigis la senlacan laboron de la historia generacio por formi la novajn generaciojn, kaj aparte la rolon de la generalo de armeo Raúl Castro.

La verko starigita sub lia gvidanteco en la lastaj dek jaroj estas enorma. Lia heredaĵo de rezistemo fronte al minacoj kaj agresoj, kaj la serĉado de perfektigo de nia socio. Li alprenis la gvidadon de la lando meze de malfacila ekonomia situacio. Li alteco kiel ŝtatisto, kreante konsentojn, gvidis , impulsis  kaj stimulis profundajn kaj necesajn transformojn kiel parto de la perfektiga procezo kaj aktualigo de la sociekonomia modelo kuba.

Díaz-Canel ankaŭ parolis pri la kapablo de Raúl intertrakti enorman ŝuldon, defendante honeste kaj respekteme la vorton donitan kaj la principon ke la nacio plenumos siajn devojn kun la kreditantoj.

Ankaŭ reliefigis liajn  ecojn kiel gvidanto de la revoluciaj armitaj fortoj de Kubo, la strategiaj koncepto por defendo de la insulo,  evoluigi spertojn kiuj poste taŭgis por la entreprena sistemo per valoraj konceptoj administraj kiel daŭrigeblo kaj efikeco el kiu naskiĝis la entreprena sistemo de la revolucia armeo kuba. Ankaŭ pritraktis lian saĝan agon rilate la momenton kiam okazis konversacioj por restarigi la rilatojn kun Usono.

Ankaŭ parolis pri la ekonomia batalo de la insulo, la monordiga tasko,la subfosaj kampanjoj kaj konstantaj atakoj kontraŭ Kubo.

Li emfazis ke la Partio kondukas la eksteran politikon, kiu baziĝas sur la nocio ke unu mondo pli bona eblas kaj por ĝin atingi oni bezonas la agadon de multaj homoj.

Díaz-Canel emfazis la volon de Kubo evoluigi rilatojn de amikeco kaj kunlaboro kun kiu ajn lando de la mondo. "Ni kontentas pri la praktiko de internaciista solidareco, eĉ en landoj kies ideologio registara ne estas sama". 

La Komunista Partio de Kubo daŭrigos defendante niajn esencojn, la sendependecon, la pacon, la ekonomian efikecon, la sekurecon kaj la ekonomiajn kaj sociajn konkerojn de socialismo.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up