Kubanoj rezidantaj en Belgio partoprenos karavanon Pontoj de Amo kontraŭ la blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-22 13:39:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruselo, apr 22 (RHK) Kubanoj rezidantaj en Belgio konfirmis sian alvokon efektivigi venontdimanĉe en tiu ĉi urbo, karavanon por peti ĉesigon de la usona sieĝo kontraŭ la kariba insulo kaj impulsi amopontojn, kiuj rompu la blokadon.

Tra la platformo Pontoj de Amo Belgio, Alberto Alonso alvokis la personojn, kiuj en tiu lando amas Kubon, aliĝi al la mobilizo antaŭvidita en la simbola placo de la Atomiun, kie la 28-an de marto dekoj da kubanoj kaj belgoj partoprenis mondan karavanon rifuze al la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo trudata de Vaŝingtono.

En la sociaj retoj cirkuladas de antaŭ kelkaj tagoj, la invito al la evento, kiu daŭros du horojn.

Carlos Calvo, membro de la Asocio de kubanoj rezidantaj en Belgio (CubaBel), esprimis ke la organizantoj kunsidis ĉi-semajne kunordigante la detalojn kaj memorigis la gravecon respekti la sanitarajn regulojn validajn fronte al la Kovim-19.

La alvokon ricevis pli ol 40 organizaĵoj, kiuj membras la movadon.

La kubano-usonano Carlos Lazo instigis la “virojn kja virinojn de bona volo tra la mondo, preter kredoj aŭ ideologioj, partopreni la mobilizon, kiun li taksis mega-karavano galaksia.

fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up