Díaz-Canel pledas por internacia ordo justa, demokratia kaj egalrajta

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-22 14:08:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 22 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, pledis ĉi-ĵaŭde por internacia ordo ekonomia justa, demokratia kaj egalec, kiu ebligu atenti la plej justajn radik-kaŭzojn de la malegaleco.

Per mesaĝo en Tvitero, la ŝtatestro asertis ke tian peton li faris dum sia interveno virtuala en la XXVII-a iberoamerika pintkunsido de ŝtatestroj kaj registarestroj.

Ni tion esprimis ke “Ĝis ni ne atingu starigi internacian ordon ekonomian justan, demokratian kaj egalrajtan… la Celaro pri Daŭripova Evoluo, daŭre restos ĥimero por la plimulto de la popoloj de la mondo.”

Lo hemos dicho en la #CumbreIberoamericana: "Hasta que se logre instaurar un orden económico internacional justo, democrático y equitativo... los Objetivos de Desarrollo Sostenible, seguirán siendo una quimera para la mayoría de los pueblos del mundo. pic.twitter.com/w5paoblFqu

— Miguel Díaz-Canel Bermúdez (@DiazCanelB) April 22, 2021

Dum la kunsido, la kuba ŝtatestro atentigis, krome, ke la nunaj paradigmoj de evoluo provokas malriĉecon, ekskludon de la plimultoj pro ĝiaj senraciaj modeloj de produktado kaj konsumo, kiuj sub la rego de la merkato, forĵetas la plej valoran: la vivo kaj homa digno.

La kuba prezidento instigis ke fronte al tiu ĉi scenejo ni devas labori por Iberoameriko inkluziva, kiu konsideru la interesojn kaj bezonojn de evoluo de ĉiuj membroj kaj favoru la avancon de la nacioj.

Fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up