Nova alvoko al monda karavano kontraŭ la usona blokado trudata al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-26 08:50:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sukcesa agotago kontraŭ la usona blokado dum tiu ĉi semajnofino

Havano, apr 26 (RHK) La alvoko jam estas lanĉita por la 30-a de majo por nova  monda karavano kontraŭ la usona sieĝo trudata al Kubo kun la sperto de la agotagoj travivitaj dum tiu ĉi semajnofino.

Ĉi-sabate kaj dimanĉe, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel skribis en Tvitero: “la monda protesto kontraŭ la sieĝo transformiĝis en nehaltigeblan ondon”; “hodiaŭ estas miloj, morgaŭ estos milionoj kaj iutage estos la tuta homaro. Ne ekzistas krimo daŭronta cent jarojn, nek popolo suverena, kiu akceptu submetiĝon”.

Nur en Usono pli ol 20 urboj havis marŝojn de aŭtoj portantaj flagoj kubaj, dum cirkuladis videoj de la partoprenantoj en Miamio, Alabamo, Vaŝingtono, Tampa, Indiana, Tenesse, Illinois, Miĉigano, Georgia, Kalifornio, Connecticut kaj Wisconsin.

En Ĉinio, Kanado, Belgio, Portugalio, Svedio, Irlando, Hispanio, Britio, Italio, Danlando, Rusio kaj pli ol 15 urboj de Germanio, la manifestaciantoj levis siajn voĉojn por denunci la blokadon.

Same en Irano, Seychelles, Gvineo Bisao, Zambio, Tanzanio, Angolo, Etiopio, Dominika Respubliko, Panamo, Argentino, Brazilo, Urugvajo kaj Kolombio oni kondamnis la agresemon de la Blanka Domo, dum Meksiko gastigis la XXV-an nacian Renkontiĝon de Solidarideco al Kubo.

En Kubo ankaŭ okazis agotagoj subtene al la monda solidareco per karavanoj en la provincoj Las Tunas, Guantánamo kaj Villa Clara kaj en la speciala municipo Insulo de Junularo, boat-parado fronte al la havana moleo  kaj tutlande okazis tvit-agado kontraŭ la puniga regularo.

Solidaraj movadojkiel la projekto Amopontoj, la kanalo Eŭropo por Kubo, Unblock Cuba kaj aliaj kampanjoj konfirmis ke ne finiĝos la agotagoj ĝis ĉesu la usona agresemo.

Oni preparas aliajn agojn por junuo, kiam Kubo prezentu antaŭ la Ĝenerala Asemblo de UN la projekton de rezolucio kontraŭ la sieĝo de Vaŝingtono.

 

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up