La usona blokado limigas la produktadon de medikamentoj en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-27 09:05:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 27 (RHK) Estraranoj de la entreprena grupo de la industrioj bioteknologia kaj farmacia  de Kubo (BioCubaFarma) denuncis la negativajn sekvojn de la usona blokado.

La estraranoj sciigis ke tiu ĉi agresa politiko provokas damaĝojn koncerne al siaj esploroj kaj produktadoj, tial ke ĝi malfaciligas la akiron de krudaĵoj, materialoj kaj anstataŭ-pecoj necesaj por garantii la medikamentojn por la Nacia Sansistemo, samkiel la evoluigo de esplorprojektoj.

Ili aldonis ke la kosto de la necesaj materialoj por fabriki la vakcinajn kandidatojn kontraŭ Kovim-19 altiĝis pro tio ke oni devas ili aĉeti tra triaj landoj, dum la kutimaj provizantoj neglektis vendi ilin pro la timo je reprezalioj kontraŭ siaj kompanioj kaŭze de la genocia usona blokad-leĝo.

Cetere, la financa persekutado trudata de Usono al Kubo, per la apliko de la sieĝo komerca, ekonomia kaj financa, limigas la operaciojn de la kuba industrio kaj ties evoluo.

#EliminaElBloqueo. Afecta a la Industria biotecnológica y Farmacéutica de #Cuba en la adquisición de materias primas, piezas de repuestos e insumos para garantizar los medicamentos para el Sistema Nacional de Salud y también los proyectos de investigación. https://twitter.com/BioCubaFarma/status/1386391128291823617?ref_src=twsrc%5Etfw%7Ctwcamp%5Etweetembed%7Ctwterm%5E1386391128291823617%7Ctwgr%5E%7Ctwcon%5Es1_c10&ref_url=http%3A%2F%2Fwww.granma.cu%2F

La industrio ĉiujare estas damaĝita rilate al esploroj, fabrikado kaj komercado de siaj produktoj, kaj limigas la interŝanĝon akademian kaj sciencan.

Ekzemple, la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio de Kubo raportis grandajn perdojn pro neeksportado, al Usono mem, de la medikamento Heberprot-p, unika siatipe en la mondo por kuraci la ulceron de la diabeta piedo, laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina.

 

fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up