Eniris la vakcina kandidato Abdala en fina fazo de klinikaj studoj en pediatria loĝantaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-27 09:55:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vakcina kandidato Abdala de la CIGB

Havano, apr 27 (RHK) Esploristoj de la Centro de Inĝenierado Genetika kaj Bioteknologia (CIGB) de Kubo avancas hodiaŭ en la fina fazo de la desegno de klinikaj studoj en pediatriaj loĝantaroj kun la vakcina kandidato kontraŭ Kovim-19, Abdala.

La doktorino Verena Muzio, direktorino de klinikaj esploroj de CIGB, deklaris ke tiuj studoj poste estos submetitaj je pritakso kaj rajtigo flanke de la aŭtoritatuloj reguligaj por ekigi la provojn en ne tre fora tempolimo , kaj precizigis ke la studoj en pediatriaj aĝoj estas grava elemento en ĉiu pritakso de vakcinoj.

Abdala finos ĉi-semajne la fazon III de klinikaj provoj per administro de la tria dozo al ĉiuj volontuloj de la provincoj Santiago de Kubo, Guantánamo kaj Granma, inkluzivitaj en tiu ĉi etapo.

Samtempe avancas la intervenaj studoj en grupoj riskaj, interili, sanlaboristoj kaj de la entreprena grupo BioCubaFarma, en kelkaj provincoj de la insulo.

CIGB ankaŭ evoluigas la vakcinan kandidaton kontraŭ Kovim-19, nome, Mambisa, la unusola propono administrata intranaze, kiu finis la fazon I de klinikaj provoj en 88 volontuloj en Havano.

La doktorino aldonis ke “ni estas en la fina etapo de desegno kaj prezento de studo klinika fazo I/II en konvaleskantoj de Kovim-19, kaj baldaŭ prezentata al la reguligaj aŭtoritatuloj por ties aprobo en tiu ĉi urbo.

Soberana 01, Soberana 02 kaj Soberana PLUS, de la Instituto Finlay de Vakcinaj (IFV) estos la aliaj proponoj de tiu ĉi kariba insulo por fronti la pandemio de la Kovim-19.

Precize per Soberana 01 kaj Soberana 02 povus baldaŭ eki la imunizadon de la pediatria loĝantaro, inter 5 kaj 18 jaroj, post peti la rajtigon de la reguliga institucio de la insulo.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up