Kubo en forumo de UN: pli ol 64% de kubanoj aliras Interreton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-28 10:16:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Mayra Arevich, ministrino pri komunikado

Havano, apr 28 (RHK) La ministrino pri komunikado, Mayra Arevich Marin, informis ke en Kubo pli ol 64% de la civitanoj aliras Interreton.

En debato impulsita de la Ĝenerala Asembleo de UN pri kunlaboro kaj cifereca konektebleco, la kuba ministrino pledis por unueco kaj solidareco je tutmonda skalo fronte al la unuflankaj punreguloj, kiuj limigas la alireblecojn de la nacioj al la teknologioj de komunikado kaj informado.

Spite al la krima sieĝo ekonomia kaj komerca trudata al Kubo flanke de Usono, kiu metas obstaklojn al ĉiuj vivosferoj de la insulo, Arevich agnoskis ke la telekomunikaj servoj kreskas en Kubo, kiel parto de la strategio starigita en la evoluplano ekonomia kaj socia kongrue kun la Celaro 2030.

“Nuntempe pli ol 64% de la kubanoj aliras Interreton kaj la portebla telefonservo havas 6,6 milionojn da uzantoj, kreskas la retoj 4G kaj 76% de la loĝantaro havas servon de la cifereca televido”, ŝi precizigis.

Kun la temo "Fokusoj de la socio por ĉesigi la ciferecan breĉon", la virtuala forumo celas trovi politikan konsenton je nivelo registara por redukti la malegalecon je progreso de la teknologioj inter landoj kaj subteni la klopodojn pri adaptiĝo, respondo kaj rekuperiĝo fronte al la pandemio.


fonto: Granma


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up