Internacia renkontiĝo de solidareco okaze de la internacia tago de la laboristoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-28 12:03:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 28 (RHK) Nova renkontiĝo internacia de solidareco al Kubo sesios  virtuale la 30-an de aprilo kaj la unuan de majo,  okaze de la internacia tago de la laboristoj.

Tiel estis informite per gazetara konferenco en la sidejo de la Centralo de Kubaj Laboristoj, kunordiganto de la renkontiĝo kun la Instituto Kuba de Amikeco al la Popoloj (ICAP).

Ties prezidento, Fernando González Llort, sciigis ke la tradicia evento, kiu okazas ĉiujare post la marŝado de la unua de majo, ĉi-foje okazos virtuale  kaj estos alirebla tra la sociaj retoj de ambaŭ organizoj. 

La centra temo estos la solidareco kaj ankaŭ debatoj pri kiel fortigi la batalon kontraŭ la usona blokado trudata al Kubo.

Ĝi inkluzivas forumojn kontinentajn kaj havos prestiĝajn eksponantoj de la monda sindikata federacio kaj aliaj organizoj de la civila socio, virinoj, junuloj kaj gvidantoj de diversaj movadoj solidaraj al Kubo.

La malfermo havas bonvenigas mesaĝon de la ĝenerala sekretario de la Centralo de Kubaj Laboristoj (CTC), Ulises Gilarte de Nacimiento, ankaŭ sin prezentos la estron de la sindikato de la kubaj sanlaboristoj, kio malfermos omaĝon al la sanitara sektoro pro ties enorma kontribuo kaj batalo kontraŭ la Kovim-19.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up