La neŝtata sektoro kuba pliigas sian ĉeeston en la ekstera komerco.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-29 12:17:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 29 (RHK) Ekde la aprobo en aŭgusto 2020 de la normoj, kiuj malfermis la pordojn al ekstera komerco por la neŝtata sektoro pere de ŝtataj entreprenoj, pli ol 1 980 kontraktoj estis subskritaj por importi kaj/aŭ eksporti.

Laŭ sciigis Vivian Herrera Cid, ĝenerala direktorino de ekstera komerco, per tvitera mesaĝo, jam estas pli ol 1987 kontraktoj subskribitaj inter la fakaj entreprenoj pri ekstera komerco kaj la neŝtataj mastrumantoj (FGNE) el kiuj 98% estas por eksporti, kaj inter ili, elstaras  servoj.

Unu el la pozitivaj elementoj de tiuj normoj estas ke ne limigas tian eblecon al memlaboristoj aŭ kooperativoj diversaj (ne agrobrutaj) , sed eblas por la tuta neŝtata sektoro, krom diversigi la servojn kaj varojn eksporteblajn.

Ekzistas 41 fakaj entreprenoj, kiuj donas servon de ekstera komerco al la neŝtataj agantoj pro tio ke la fakaj entreprenoj posedas la sperton por rapidigi la procezojn, kaj eĉ malplikostigi la operaciojn, tial ke Kubo estas subskribanto de komercaj interkonsentoj, kiuj enhavas bonfarojn pri tarifoj.

La gvidantino de ekstera komerco aldonis ke pli ol 50% de la kontraktoj uzas la manieron je konsignoj aŭ deponoj doganaj, kio ebligas ke la varoj estu transdonataj tuj al la klientoj.

Ĉio ĉi konfirmas la landan strategion aprobitan por vigligi la nacian ekonomion kaj meti ĉiujn ekonomiajn agantojn en sama nivelo de kondiĉoj, dum oni multobligas la produktivecon kaj enspezon da valutoj.


fonto: Cubadebate



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up