Avancas intervenaj studoj de la vakcinaj kandidatoj Abdala kaj Soberana 02

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-03 10:44:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Voluntulino estas vakcinata per  Abdala

Havano, maj 3 (RHK) Dum la vakcina kandidato kontraŭ Kovim-19 Abdala estas studata por konstati ĝian efikecon, ĝia homologo Soberana 02 eniras hodiaŭ en la apliko de la tria dozo de ties skemo je nulo, 28 kaj 56 tagoj.

Abadala, evoluigita de la Centro de Inĝenierado Genetika kaj Bioteknologio (CIGB), fermis la unuan de majo la ciklon de vakcinado ankaŭ el tri dozoj, sed ĝia skemo mallonga estis je nulo, 14 kaj 28 tagoj.

De nun, oni devas pritaksi la aperon de pozitivaj kazoj kun simptoma infekto, klarigis la sciencistoj. Tiamaniere oni povos kompari la proporciojn inter la vakcinita grupo kaj tiu, kiu ricevis placebon.

La fazo III de la klinika provo per Abdala komenciĝis lunde la 22-an de marto en 20 klinikaj ejoj kaj 44 vakcinejoj de la provincoj oriente de la insulo Santiago de Kubo, Guantánamo kaj Granma, urboj travivantaj kompleksan epidemiologian scenejon.

Dume, Soberana 02, de la Instituto Finlay de vakcinoj kaj unua kandidato enirinta la fazon III de klinikaj provoj, daŭrigos siajn esplorojn per apliko de la tria dozo por tiuj inkluzivigitaj en la skemo de du dozoj de la formulo plus unu refortiga de Soberana Plus.

Paralele, en Havano,  oni antaŭenigas  ekde hodiaŭ loĝantaran studon intervenan, kiu inkluzivos unu milionon 700 mil personoj, ĉefe en tiuj municipoj ne inkluzivigitaj en la fazo III de Soberana 02.

La ideo estas atingi imunizadon laŭgradan en risko-grupoj, klarigis la membroj de la scienca komunumo.

La vakcina strategio kongruas kun la postuloj de la Monda Organizo pri Sano, antaŭenigi paralelajn studojn al tiu farita en fazo III, ĉiam pruvinte la sekurecon de la kandidataj formuloj.    

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up