Komenciĝas en Kubo agotagoj kontraŭ homofobio kaj transfobio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-04 13:56:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Agotagoj kontraŭ homofobio kaj transfobio ĝis la  31-a de majo

Havano, maj 4 (RHK) Kubo celebras ekde hodiaŭ kaj ĝis la 30-a de majo, la 14-a eldono de la Agotagoj kontraŭ Homofobio kaj Transfobio, sub la slogano Ĉiuj rajtoj por ĉiuj personoj.

Laŭ komuniko de la Centro Nacia pri Seksa Eduko (Cenesex), pro la epidemiologia situacio de  la pandemio de Kovim-19, oni antaŭvidis programon por akademia dialogo, socia aktivismo kaj artaj iniciatoj tra la virtualaj spacoj.

La celo estas videbligi kaj batali kontraŭ ĉiaspecan diskriminacion pro seksa orientiĝo kaj genra identeco, sciigis la institucio.

Inter la aranĝoj programitaj, okazos forumo-debato la 6-an de majo ĉe la junulara ĵurnalo Juventud Rebelde kies temo estos ´Malkonstruante mitojn ĉirkaŭ la familioj kaj paroj samseksamaj´; kaj alia, la 12-an de majo, ĉe la portalo Cubadebate, fokusita en la ´Konstitucio kaj rajtoj seksaj en Kubo: avancoj kaj ĉefaj defioj´.

Aliflanke, la 15-an de majo okazos paneldebato ´Familioj diversaj: vivhistorioj ne hegemonaj´, kaj du tagojn poste, okazos dialogo pri la Nacia Programo por antaŭenigo de la virinoj kaj ŝancoj por fronti la homofobion kaj transfobion. 

Religiaj fundamentismoj kaj genro-identecoj ne heteronormaj estas aliaj temoj de la alvoko.

Laŭ la komuniko de Cenesex, la agotagoj estas parto de la kleriga procezo, kiu devas akompani la antaŭvidatajn transformojn en la jura ordo de la kariba insulo.

La nuna eldono de tiuj ĉi agotagoj okazas en aparta scenejo pro la promulgo, en 2019, de la nuna konstitucia teksto, kiu protektas la garantiojn de la personoj LGTBI per la reguligo de la principo de egaleco kaj ne diskriminacio.

La evento organizatas ekde la jaro 2008 flanke de Cenesex kun la celo kontribui al la integrala eduko de sekseco kaj rekono de la rajtoj de ĉiuj personoj sendistinge, kiel ekzerco de socia justico kaj egaleco.

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up