Konfirmita la sekureco de la vakcina kandidato Abdala

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-12 09:32:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunsido de  Díaz-Canel kun sciencistoj kubaj

Havano, maj 12 (RHK) La certeco ke la vakcina kandidato Abdala estas tre sekura, estis konfirmita de la drino. Marta Ayala Ávila, ĝenerala direktorino de la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB).

Dum labor-renkontiĝo kunvokita de la supera stabo de la lando kune kun spertuloj kaj sciencistoj, kiuj daŭre kontribuas al la batalo kontraŭ la Kovim-19, la fakulino asertis ke kiel parto de la rezultoj atingitaj en la fazoj I kaj II de la klinika provo, oni konkludis ke la malfavoraj eventoj estis inter mildaj (95%) kaj moderaj (5%), kaj pri tiuj oni aktive elserĉis en la daŭro de la unuaj 72 horoj post apliko de la dozoj.

Spite al tio ke oni devis rapide labori en la evoluigo de tiuspecaj projektoj enlande, kio normale bezonas kelkajn jarojn por konkretiĝi, Ayala Ávila asertis ke oni agis tre rigore en ĉiu paŝo donita, kaj same pri la strategio de klinika pritakso.

Dum la kunsido kun la prezidento Miguel Díaz-Canel, la fakulino revuis ĉiujn paŝojn de strategio kaj memorigis ke la klinikaj provoj komenciĝis la pasintan 7-an de decembro en fazo I, sekvis fazo II kun pli granda nombro da volontuloj;  en marto komenciĝis la fazo III kaj la unuan de majo finiĝis  la apliko de la tria dozo al lasta voluntulo.

Ŝi taksis esenca la subtenon ricevitan en la diversaj fazoj kaj ankaŭ la partoprenon de la studentoj de medicino surloke por serĉi personojn kun eblaj eventoj malfavoraj samkiel pri  la nuna procezo por enskribi ĉiujn datumojn. 

Pri Mambisa, la alia vakcina kandidato de CIGB, la drino. sciigis ke konsiderante la sekurecon kaj imunogenecon konstatitajn, ĝi lokiĝis en la spaco de apliko al konvaleskantoj aŭ kiel refortiga dozo. Surbaze de la rezultoj, ŝi precizigis, oni preparas klinikan provon, kiu devos estis aprobita baldaŭ por ekigi la fazojn I kaj II.

Ŝi informis ke kiel parto de la sanitara interveno aprobita de la ministerio de publika sano, inter la 7-a kaj 9-a de majo oni distribuis 889 830 dozojn de Abdala tra la tuta lando.

Tiuj dozoj estos aplikataj esence al risko-grupoj de la sanitaraj laboristoj, samkiel al la loĝantaro de Insulo de Junularo kaj Havano, kie hodiaŭ komenciĝas la interveno sanitara en la municipoj de Guanabacoa, Regla, San Miguel del Padrón kaj Orienta Havano.

La kuba prezidento emfazis la gravecon ke tiu ĉi procezo efektiviĝu en ordo, detale prizorgante ĉiun eron. La kontrolo devas esti rigora, ĉar tiu ĉi afero estas vitala por la lando.

Fonto: Cubadebate
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up