Díaz-Canel: internacia tago de la familioj estas agotago por celebri kaj cerbumi

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-15 12:43:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: Tumblr

Havano, maj 15 (RHK) La unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio kaj prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel esprimis ke la Internacia Tago de la Familioj estas agotago por celebri kaj cerbumi.

Per mesaĝo en Tvitero, la ŝtatestro asertis ke tiu ĉi tago estas favora “por ke ni decidu avanci en la elimino de kiu ajn esprimo de diskriminacio, antaŭjuĝoj kaj perforto en la familia kaj socia kadro. Kie ekzistas amo estas familio.”

 La Internacia Tago de la Familioj estas festata ĉiun 15-an de majo por krei konsciencon pri la fundamenta rolo de la familioj en la klerigado de la gefiloj ekde la unua aĝo, kaj la ŝancoj por konstanta lernado ekzistanta por infanoj, infaninoj kaj gejunuloj.

Ĉi-foje, UN anoncis ke la agotago centriĝas en la sekvoj de la novaj teknologioj en la familia bonfarto.

La grandaj tendencoj, inkluzive de la novaj teknologioj, la demografiaj ŝanĝoj, la rapida urbo-kresko kaj la migraj tendencoj, samkiel la klimata ŝanĝiĝo, reformis entute nian mondon, li argumentis.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up