Kuba prezidento vizitas komunuman projekton kontraŭrasisman

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-20 13:01:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto/PL

Havano, maj 20 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, vizitis la sidejon de la Kvartala Reto Afrodescenda, komunuma projekto kontraŭ rasismo situanta en la havana municipo La Lisa.

La Tvitero de la prezidanteco, la ĝenerala kunordiganto de la iniciato, Maritza López, klarigis ke la reto estis fondita en 2021 kaj celas kapabligi personojn por konsciigi rilate al diversaj formoj diskriminaciaj kaj malfermi spacojn por cerbumi kaj dialogi pri tiuj ĉi temoj kaj lernigi valorigon de afroposteuloj.

La projekto havas ligojn kun organizoj kulturaj je niveloj loka kaj tutlanda, kaj en landoj kiel Venezuelo kaj Belgio por tiuj ĉi temoj kaj aliaj sociaj aferoj.

La volo de Kubo elradikigi ankoraŭan rasan diskriminacion, aperas en la tutlanda programo kontraŭ tiu vipo aprobita ekde 2019.

La plano celas identigi la kaŭzojn de la problemo kaj diagnozi agadojn plenumendaj en ĉiu teritorio, branĉo de la ekonomio kaj la socio.

La kuba registaro ankaŭ celas diskonigi la histori-kulturan heredaĵon afrikan kaj de aliaj grupoj, kiel parto de la kuba diverseco, kaj impulsi publikan debaton pri la temo en la politikaj, amasaj kaj sociaj organizoj, samkiel en la amaskomunikiloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up