La kubaj aŭtoritatuloj avertas pri alta influo de Kovim-19 en infanoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-26 09:53:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 26 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kaj sciencistoj de la lando, dum kunveno okazinta la antaŭan tagon, priskribis kiel alarma  la altan efikon de Covid-19 en infanoj, adoleskantoj kaj junuloj en la lastaj monatoj.

La estrino de la Nacia Pediatria Grupo, Lisette López, diris, ke pli ol 17 700 membroj de tiu loĝantara grupo malsaniĝis de kiam la pandemio komenciĝis en la insulo, en marto 2020, pro la kronviruso SARS-COV-2. Same, la specialisto avertis, ke la nombro da infektitoj en infanaj aĝoj kreskis precipe en la tria eksplodo de la viruso en la lando.

"La plej influita aĝo estis de 15 ĝis 18 jaroj kun pli ol kvar mil pacientoj, sed la nombro de malsanaj beboj estas okulfrapa: 728 ĝis la 30-a de aprilo," li klarigis.

La kuracistino insistis pri la graveco de prevento ĉe adoleskantoj kaj precipe ĉe beboj, kiuj tute dependas de la familio.

"Ni konstatis  kiel la pli granda severeco kaj la pli granda nombro da infektoj en la plej fruaj aĝoj de la vivo estis delokigitaj dum la kurso de la pandemio," ŝi avertis.

Fakte, majo montriĝas kiel tiu kun la plej altaj infektoj en ĉi tiu populacia grupo kun kvar mil pacientoj kaj nur en la lastaj 48 horoj 400 infanoj estis pozitivaj.

López ankaŭ atentigis, ke kreskas simptomaj pacientoj kun morbidoj, kiuj metas ilin en risko je la horo alfronti la viruson.

Tamen, la specialistino memorigis, ke malgraŭ la kompleksa situacio, en majo estis 100 elcenta postvivado en ĉi tiu segmento kaj dum la tempo de la pandemio en Kubo, du infanoj mortis el pli ol 17 mil 700 pacientoj.

Aliflanke, en  la kunveno oni  prezentis la unuajn  rezultojn de studo farita ĉe ses mil beboj por determini psikologiajn efikojn pro la enfermado provokita de la pandemio.

Aliflanke, la dekano de la Matematika Fakultato de la Havana Universitato, Raúl Guinovart, prezentis modelojn pri la evoluo  de la malsano dum la venontaj du semajnoj, kiuj montras kompleksan situacion kun pinta altebenaĵo de aktivaj kaj enhospitaligitaj kazoj.

Poste, kadre de la kunveno de la nacia laborgrupo por alfronti Kovim-19, Díaz-Canel kaj aliaj aŭtoritatoj taksis kun la provincaj gvidantoj kaj regantoj la epidemiologian scenaron en ĉiu teritorio.

Kubo raportis hieraŭ 1.291 novajn kazojn de la malsano kaj pliigis sian influindikilon en la lastaj 15 tagoj al 155.5 por 100.000 loĝantoj.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up