Prezentas Oxfam raporton pri la sekvoj de la usona blokado al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-26 10:23:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 26 (RHK) Resumo pri la plej profundaj sekvoj de la blokado de la usona registaro kontraŭ Kubo estis prezentita en la Internacia Gazetara Centro en ĉi tiu ĉefurbo, fare de la internacia organizo Oxfam.

La raporto "Rajto vivi sen blokado: Sekvoj de la sankcioj de Usono al la kuba loĝantaro kaj la vivo de virinoj", estis farita surbaze de studo de la Monda Ekonomia Esplora Centro (CIEM) kaj kunlabore kun diversaj sociaj agantoj.

Konsultante ĝin oni  povas pli bone kompreni, kiel la vivo okazis en la plej granda el Antiloj sub la sieĝo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Vaŝingtono, precipe en la maltipaj kondiĉoj derivitaj de la pandemio KOVIM-19.

Atestoj pri vivspertoj - esence de virinoj - kaj historiaj datumoj rilate agresemajn usonajn politikojn al la kariba nacio konsistigas la plej grandan parton de la raporto, orientita al la homa dimensio de la afero, laŭ asertis Elena Gentili, direktorino de Oxfam en Kubo.

Gentili emfazis, ke la blokado plifortigas la patriarkan sistemon, ignorante la diferencigitajn bezonojn, ŝancojn kaj aŭtonomion de virinoj kaj ratifis: "Ni certas, ke ne eblas konstrui justan socion sen virinoj kaj knabinoj havantaj la eblon decidi pri siaj vivoj" .

La sektoroj de la kuba socio, kiuj estas plej traktataj en la dokumento, estas ankaŭ edukado, sano kaj bioteknologio, ĉar la plej granda ina laboristaro koncentriĝas en ili, laŭ statistiko.

Krome, en ĉi tiuj areoj, kiel en la resto, la tutmonda sana krizo kaŭzita de SARS-CoV-2 multe pli kompleksigis la vivon en Kubo, kie la sankcioj de Donald Trump malfaciligis akiron de mekanikaj pulmaj ventoliloj , maskoj, diagnozaj iloj, reakciiloj, vakcinaj injektiloj kaj aliaj provizoj necesaj por la mastrumado de la KOVIM-19-malsano, la funkciulino  rimarkis.

Tamen notindas, ke la antila nacio multe progresis sur la vojo al teknologia suvereneco, estante kapabla produkti ne nur kvin vakcinajn kandidatojn kontraŭ la viruso, sed ankaŭ serion de akcesoraĵoj necesaj por sia batalo en intenskuracaj ĉambroj.

Tiusence gravas ankaŭ reliefigi la decidan rolon de inaj profesiuloj, kiuj, el la plej riskaj scenaroj, alfrontis la malsanon kun integreco, ligita al la plej nediskutebla homa etiko pri respekto al la vivo.

Fonto: ACN



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up