Alvoko por nova karavano kontraŭ la blokado en junio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-31 13:13:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 31 (RHK) La ĉefa kunordiganto de la solidara projekto Pontoj de Amo, Carlos Lazo, alvokis alian tutmondan karavanon por  la 20-a de junio kontraŭ la ekonomia blokado trudata al Kubo de Usono dum ses jardekoj.

En mesaĝo per sia Tviter-konto, la kuba-usona aktivulo atentigis, ke ĉi tiu agotago okazos nur tri tagojn antaŭ la voĉdono en la Ĝenerala Asembleo de UN pri la projekto de rezolucio de la kariba insulo malakcepte de ĉi tiuj unuflankaj sankcioj.

En sia video ĉe Tvitero, Lazo dankis solidarajn homojn el Afriko, Azio, Eŭropo, Aŭstralio, Ameriko kaj aliaj regionoj, kiuj partoprenis ĉi tiun solidaran agon kontraŭ la unuflanka usona sieĝo, kies ĉefa pezo falas sur kubajn familiojn.

La Pontoj de Amo en ĉi tiu justa afero venkos la ideologiajn kaj aliajn diferencojn, kiujn ni havas, kaj ni montros tion denove la 20an de junio, kiam ni ripetos ĉi tiun tutmondan solidaran agon.


Fonto:R.Rebelde



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up