Pli ol unu miliono da kubanoj ricevis la unuan dozon de kontraŭ-Kovima vakcina kandidato

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-01 09:29:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Havano, jun 1 (RHK) La direktoro de epidemiologio de la ministerio pri publika sano, dro. Francisco Durán, deklaris dum gazetara konferenco ke “pli ol unu miliono da kubanoj ricevis almenaŭ unu dozon de la vakcinaj kandidatoj Soberana 02, Soberana Plus kaj Abdala.

Li sciigis ke la kubanoj estas vakcinitaj en sanitaraj intervenoj, klinikaj provoj kaj interven-studoj.

La doktoro klarigis ke la protektaj reguloj daŭre estas la plej grava afero, kaj nur tiel oni reale povas bremsi la altan propagadon de la malsano en la insulo.

Li aldonis ke  “ankoraŭ la limigaj reguloj ne ebligis la kontrolon de la pandemio kaj tial tre bezonatas la memrespondeco”.

Li sciigis ke nur ses municipoj de la nacia teritorio posedas malaltan nivelon de propagado, dum en aliaj 55 estas tre alta kaj en 68 estas alta.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up