Bruno Rodríguez reliefigas la negativajn sekvojn de la usona blokado en la privata sektoro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-07 12:09:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 7 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, reliefigis la sekvojn de la usona blokado al privataj entreprenoj en la kariba lando,  grave trafitaj post la revigliĝo de tiu politiko.

En sia Tviter-konto, la diplomatiestro esprimis, ke dum la usona registaro asertas subteni ĉi tiun sektoron kaj serĉi ĝian prosperon, ĝi subtenas la rimedojn, kiuj malhelpas ĝian disvolviĝon kaj limigas la aliron al la usona merkato.

Lastatempe la usona ŝtata sekretario Antony Blinken certigis, ke lia lando favoras privatajn laboristojn, konatajn en Kubo kiel memstaraj laboristoj.

Tamen,  Vaŝingtono subtenas neŝanĝeblan ekonomian, komercan kaj financan sieĝon kontraŭ la plej granda el Antiloj.

Ĉi tiuj regulaĵoj intensiĝis ĝis senprecedencaj niveloj dum la administrado de respublikana Donald Trump (2017-2021), kun la altrudo de pli ol 240 decidoj, kiuj inkluzivas vojaĝajn limojn, influante milojn da privataj laboristoj ligitaj al turismo.

Ekzemple, nur en 2019, proksime al miliono da krozadaj pasaĝeroj estis malhelpitaj tuŝi havenojn en la plej granda el Antiloj, kio vundis milojn da memstaraj entreprenoj dediĉitaj al transportado, loĝado kaj distro.

Limigo de flugoj, unuflankaj nigraj listoj, persekutado de komercaj kaj financaj operacioj, malpermeso sendi monsendaĵojn kaj rimedoj por malebligi la provizon de brulaĵo estas parto de la arsenalo de la usona sieĝo kontraŭ Kubo.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up