Pli ol 200 intelektuloj kaj akademianoj rezidantaj en Kubo kaj aliaj landoj rifuzas komunikon de LASA

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-08 09:19:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 8 (RHK) Pli ol 200 akademianoj kaj intelektuloj loĝantaj en Kubo kaj en aliaj landoj de la hemisfero, inkluzive de Usono kaj Kanado, subtenis la malferman leteron senditan al la Sekretariejo de la Latin-Amerika Studasocio (LASA, por ĝiaj akronimoj en la angla) fronte al ties deklaro, kiu pridubis la protekton de homaj rajtoj en la antila nacio.

Komence subskribita de Aurelio Alonso, Miguel Barnet, Rafael Hernández, Nancy Morejón, Pedro Pablo Rodríguez kaj Ambrosio Fornet, prestiĝaj intelektuloj, distingitaj per la Premio  de la Kuba sekcio de la akademia organizo, la letero atentigas pri «la unuflanka sinteno” kaj la “stranga kaj instrua tono" de dokumento, en kiu, kvankam ĝi bedaŭras la blokadon kaj sankciojn truditajn de Usono en sia provo renversi la registaron de suverena nacio, ĝi montras zorgon pri "la traktado, kiun  ricevas akademianoj kaj akademianinoj, intelektuloj kaj artistoj en Kubo ».

La subskribintoj asertas, ke "Kubo ne estu mezurata per alia stango ol la aliaj latinamerikaj landoj, nek Usono mem", kaj ili atentigas ke malakcepti duoblajn normojn kaj  antaŭkondiĉojn estis premisoj por la intelektuloj kaj artistoj implikitaj en la fruktodonaj interŝanĝoj, kiujn ili havis dum kvar jardekoj ene de LASA.

Samtempe ili fidas, ke "nur per la kontinueco de ĉi tiu dialogo kaj la apliko de la konceptoj, kiuj regas en LASA kiel institucio, ni povos konservi kunlaboron, kiu ankaŭ estis ekzemplo de demokratio kaj reciproka respekto, samkiel   kontribui al la protekto de niaj liberecoj kaj homrajtaj praktikoj en la kampo de edukado kaj kulturo, ĉi tie kaj tie".

La deklaro de la Sekretariejo LASA ankaŭ estis kritikita de la Argentina Ĉapitro de la Reto de Intelektuloj, Artistoj kaj Sociaj Movadoj por Defendi la Homaron, kiu rimarkis la koincidon de ĝia elsendo kun la kampanjo, kiu celas distordi la realon kaj misfamigi la kubajn instituciojn.

fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up