Suvereno, memdetermino kaj sendependeco ne estas negoceblaj asertis Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-11 11:44:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 11 (RHK) La unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio kaj prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, interŝanĝis kun la aŭtoritatuloj en  la provincoj Ciego de Ávila kaj Camagüey kiel parto de laborvizitoj de la partia sekretariato, kiu pritaksas la agojn farendajn en ĉiu teritorio por fortigi la organizon.

La antaŭenigo de transcendaj celoj por la estonteco de la lando kiel ekzemple la efektivigo de strategiaj programoj, inter kiuj estas la Ordiga Tasko, la batalo kontraŭ Kovim-19, la rolo de unueco ene de la partiaj rangoj, la sistema aliro al la publika tagordo en la amaskomunikiloj kaj scio pri historio, estis en la centro de interŝanĝoj en la laborkunvenoj preziditaj de Miguel Díaz-Canel.

En detala analizo, la prezidento faris referencon al iuj kriterioj publikigitaj en sociaj retoj, en kiuj oni instigas la kubajn aŭtoritatojn sidi ĉe la tablo kun Usono kaj fini la diferencojn. Kaj tuj poste li diris: «La diferencojn ni ne faris. Ĉi tio estas tute unuflanka rilato. La usona registaro aplikis la regulaĵojn kontraŭ Kubo,  ni ne aplikis rimedojn kontraŭ tiu lando. Se io estas klara, tio estas, ke ni ĉiam defendos suverenecon, memdecidon kaj sendependecon: ĉi tiuj ne estas sur iu ajn intertrakta tablo.

"Kiu devas fari la paŝon, estas la usona registaro, kiu metis la blokadon unuflanke kaj internaciigis ĝin, kun financa persekutado kaj ekonomia sufokado," li diris.

En alia parto de la interveno, li deklaris, ke al la reordigo estas atribuita aferoj, kiuj ĉeestos kun aŭ sen reordigo, ĉar  varmankoj rilatas, pli ol ĉio alia, al la usona sieĝo; kaj  manko de varprovizoj alportas inflacion. Prezoj kreskos ĉiuokaze, ĉar la ofertoj estas sub la mendoj; tiamaniere li ankaŭ kritikis la perfortajn kaj spekulajn prezojn. "Ili devas esti traktataj efike surloke, en la teritorioj, en la municipoj, sendepende de la rimedoj fareblaj en la nacia nivelo."

Rilate al politika kaj ideologia subfosado, li diris, ke ĝi estas desegnita por misfamigi la Revolucion kaj provi dividi. «Ili tre zorgas pri la kuba popolo. Se ili tiel zorgas, ĉesigu la blokadon. Ili subtenas hipokritan pozicion kaj duoblajn normojn," li diris.

Pri la efektivigo de la ideoj, gvidlinioj kaj konceptoj de la 8a. partia kongreso, Díaz-Canel asertis,   ke la celo estas transformi la situacion, kiun travivas la lando, kaj por tio necesas ankaŭ plifortigi la moralan aŭtoritaton de la Partio, kiun la historia generacio de la Revolucio lasis kiel heredaĵon.


Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up