La kuba prezidento kondamnis enmiksiĝan rezolucion de la Eŭropa Parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-11 12:16:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 11 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel kondamnis la rezolucion aprobitan hieraŭ en la Eŭropa Parlamento (PE) kontraŭ Kubo, reafirmante la liberan, sendependan kaj suverenan karakteron de ĉi tiu antila nacio.

“Digno mankas al tiuj, kiuj mensogas kaj kalumnias, submetitaj je la imperia mandato en ĝia frustrita obsedo detrui la Kuban Revolucion. Kian malĝojan rolon ili ludas! Ne forgesu, ke Kubo estas libera, sendependa kaj suverena”, la prezidanto skribis en sia Twitter-konto.

Siaflanke, la kuba parlamento diskonigis oficialan deklaron rifuze al tiu ĉi nova agreso kontraŭ la kariba lando, kiu emfazas ke, unu plian fojon la  Eŭropa Parlamento ludis la malĝojigan rolon de ostaĝo al grupeto de ekstremdekstraj eŭrodeputitoj obseditaj detrui  la Kuban Revolucion.

Denove ili evidentigas sian  ligon kun organizoj bazitaj en Miamio, financitaj de la usona registaro. Tiel estis denuncita  per oficiala deklaro de  la Internacia Rilata Komisiono de la Nacia Asembleo de Popola Povo, tio estas, la kuba parlamento.

La teksto, publikigita en la retejo de la kuba parlamento, aldonas, ke "la falsa kaj enmiksiĝa rezolucio ĵus aprobita en la Eŭropa Parlamento reduktas la kredindecon de tiu institucio kaj rspegulas la duoblan normon trudatan kontraŭ la kariba insulo.

En ĝi estas neniu intenco kunlabori aŭ dialogi, nek la plej etan esprimon de respekto al Kubo kiel libera, sendependa kaj suverena lando.

Pro ĉi tiuj kialoj, la Komisiono pri Internaciaj Rilatoj de la Kuba Parlamento konfirmis la plej energian malakcepton de ĉi tiu monstraĵo, kiun antaŭenigis la plej ekstremismaj reprezentantoj de la hispanaj politikaj grupoj Partido Popular kaj Vox, "kiuj ne havas moralan aŭtoritaton juĝi Kubon kaj kiuj transdonis siajn internajn politikajn rankorojn kontraŭ la nuna ekzekutivo hispana al la Eŭropa Parlamento.

La oficiala komuniko de la kuba parlamento sciigas ke tamen, "fronte al la perforta, vulgara kaj novfaŝisma retoriko de ĉi tiu malplimulta grupo de eŭropaj deputitoj, leviĝis dignaj voĉoj, kiuj elmontris la veron pri Kubo kaj priskribis ĉi tiun agon kiel hipokritecon. Ili nomis la blokadon de Usono la plej evidenta malobservo de la homaj rajtoj de la kuba popolo kaj postulis ĝian forigon, defendante la disvolviĝon de respektema kaj konstrua rilato inter Kubo kaj Eŭropa Unio ", aldonis la teksto.

La kubaj deputitoj elstarigas, ke tia rezolucio, plenplena per duoblaj normoj, ne tenas nin maldormaj kaj aldonas  ke nuntempe ili laboras por  por plifortigi la normigan strukturon de la nacio, kiu prioritatas la plenan ĝuon de ĉiuj homaj rajtoj por ĉiuj homoj."

Fonto: Granma/PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up