Du dozoj de Soberana 02 pruvas ĝian efikecon por esti deklarita vakcino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-20 12:10:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba sciencistoj kunvenas kun la prezidento Miguel Díaz-Canel

Havano, jun 20 (RHK) La vakcina kandidato de  Instituto Finlay de Vakcinoj  kontraŭ la viruso SARS-CoV-2, en siaj du dozoj, plenumas la postulojn de OMS esti deklarita vakcino. "Ĉi tiu estas la plej bona donaco por la Patra Tago," diris Díaz-Canel renkontiĝante kun reprezentantoj de la  kreintoj.

La efikeco de la plena formuliĝo baldaŭ sciiĝos, kun la tria akcel-dozo Soberana Plus. La sekva paŝo estas peti  rajtigon por urĝa uzo de la reguliga aŭtoritato, la Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Kuracaj Ekipaĵoj kaj Aparatoj (Cecmed).

En gazetara konferenco de la Finlay-Vakcina Instituto, oni sciis, ke la efikeco de Soberana 02, en siaj du dozoj, estas 62%, kio superas la postulojn de la Monda San-Organizo (OMS) por ke kandidato vakcina kontraŭ Kovim-19 fariĝu vakcino, tio  estas 50%.

Tamen la efikeco de la kombinaĵo de la dozoj de Soberana 02 kun Soberana Plus, la formuliĝo gvidata de la Finlay-Instituto kune kun aliaj kubaj sciencaj institucioj, baldaŭ estos sciata kaj  logike estos supera.

Ĉi tiu rezulto estis establita de Sendependa Komitato, kaj kvankam la scienca atingo jam plenumas la statuson de vakcino, ĝia urĝa uzado estos rajtigita siatempe de la Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Kuracaj Ekipaĵoj kaj Aparatoj (Cecmed).

La nova rezulto de kuba scienco en la monda batalo kontraŭ Kovim-19, kiel priskribis la Unua Sekretario de la Komunista Partio de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, estas la plej bona donaco, kiun ni povus havi en la Tago de la Patroj.

"Ĉi tio estis la ĝojo de la tago", diris la ŝtatestro sabate posttagmeze al reprezentanto de sciencistoj de la Instituto Finlay (IFV) kaj aliaj institucioj, kiuj partoprenis en la kreo de Soberana. Ili  rapide kunvenis, post aŭdi la novaĵon, al renkontiĝo kun la prezidento en unu el la instalaĵoj de la scienca centro.

"Ĉi tio estas sukcesa rezulto de la kubaj sciencistoj, kiu esprimas multajn aferojn. Ĝi esprimas la konfirmon refojan pri la vizia pensado de Fidel kaj la scienca kapablo kreita de la Revolucio, sed ankaŭ aliaj kialoj devas esti reliefigitaj," diris Díaz-Canel.

Ĉi tiu vakcino estis atingita meze de komplika situacio pro Kovim-19, kun la cirkulado de pluraj mutacioj de la viruso, kaj meze de ekstreme kompleksa financa situacio por la lando.

Mi certas, deklaris Díaz-Canel al la sciencistoj, ke la mondaj malriĉuloj havos aliron al  nia vakcino. Kaj "tio, li diris, rilatas al milionoj da devontigoj, kiujn vi defendis, al milionoj da principoj, kiujn la Revolucio forĝis, en kiuj ankaŭ vi estis forĝitaj, kaj  signifas milionojn da ĝojoj por la kuba popolo."
 


Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up