Kuba venko en la Ĝenerala Asembleo de UN: ni volas vivi pace kaj sen blokadoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-23 16:03:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: RHK

UN, jun 23 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla, prezentis la postulon de Kubo ĉesigi la sieĝon kaj persekuton de siaj komercaj kaj financaj rilatoj kun la mondo.

“Ni volas ke oni lasu nin vivi pace”, emfazis la ministro, parolante en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj dum la prezento de la projekto de rezolucio petanta la finon de ĉi tiu sieĝo; li aldonis, ke ĉi tiu politiko  misfamigis kaj izoligis Usonon mem.

Ĉi-merkrede la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la kuban rezolucion kun la subteno de 184 el siaj membroŝtatoj.
Kolombio, Ukrainio kaj Brazilo sindetenis, dum  voĉdonis  kontraŭ nur Usono kaj Israelo, kiuj restis izolitaj antaŭ la aserto de la plimulto de la internacia komunumo.

Dum la prezento de la rezoluciprojekto, antaŭ la voĉdonado, Bruno Rodríguez  ankaŭ postulis ĉesigon de manipulado, diskriminacio kaj ĉesigo de obstakloj al la ligoj de kubanoj loĝantaj en la norda nacio kun iliaj parencoj en Kubo kaj kun sia patrujo.

"Ni agnoskas la klopodojn de tiuj, kiuj, en ĉi tiu malfacila tempo, persistis en komunikado kaj subtenado de siaj familioj sur la insulo antaŭ malamo kaj politika persekutado."

Multaj argumentas pragmate, eĉ ene de la usona registaro, ke la blokado devas esti finita ĉar ĝi estas anakronisma kaj senefika politiko, kiu ne atingis kaj ne atingos sian celon, diris Rodríguez.

La ŝtatoj reprezentitaj en la Ĝenerala Asembleo de UN estas viktimoj de la eksterteritoria efiko de la blokado, kiu damaĝas ilian suverenecon, malobservas iliajn naciajn leĝojn, submetas ilin al decidoj de usonaj kortumoj kaj damaĝas la interesojn de kompanioj, kiuj volas interagi kun ambaŭ landoj. 

Ĉio ĉi malobservas Internacian Juron kaj, krome, la ministro substrekis, ke ne estas laŭleĝa aŭ etika por la registaro de potenco submeti malgrandan nacion dum jardekoj, al senĉesa ekonomia milito por trudi al ĝi fremdan politikan sistemon kaj registaron.

"Estas neakcepteble senigi tutan popolon je la rajto al paco, disvolviĝo, bonfarto kaj homa progreso."

Same la kuba ministro pri eksteraj aferoj asertis, ke Vaŝingtono ne rajtas ignori dum 28 jaroj la sinsekvajn rezoluciojn de ĉi tiu demokrata kaj reprezenta Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Kiel la viruso, kiu kaŭzas Kovim-19, Rodríguez diris, la blokado sufokas kaj mortigas, kaj ĝi devas ĉesi.

La voĉdona rezulto estis plia venko por la kariba insulo, tial ke por la dudek naŭa fojo ekde 1992, la landoj de la mondo kategorie postulis en la ĉefa interkonsiliĝa organo de Unuiĝintaj Nacioj la ĉesigon de la blokado trudita de Vaŝingtono antaŭ 62 jaroj.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up