Preskaŭ kvaronmiliono da kubanoj estas imunizitaj per almenaŭ unu dozo de Abdala kaj Soberana 02

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-25 10:28:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Eulogio Pimentel, vicprezidanto de BioCubaFarma

Havano, jun 25 (RHK) La vicprezidanto de la entreprena grupo BioCubaFarma, Eulogio Pimentel Vázquez, esprimis ke 24% de la kuba loĝantaro jam estas imunizita per almenaŭ unu dozo de la kubaj vakcinoj, post kiam en majo komenciĝis la sanitara interveno.

Li aldonis ke Kubo estas la unua en la listo de landoj je monda nivelo, kiu havas pli grandan elcenton da homoj vakcinitaj por ĉiu cento da enloĝantoj, kio spegulas la sinergion ekzistantan inter la industrio farmacia kaj la sansistemo.

La fakulo sciigis ke la evoluigo de vakcinaj kandidatoj enlande, du el ili kun efikeco-rezultoj superaj al tiuj rekomenditaj de la Monda Organizo pri Sano, estas rezulto de la pli ol 30-jara sperto en la evoluigo kaj produktado de vakcinoj.

La vicprezidanto de BioCubafarma komentis ke la bioteknologia industrio fabrikas la imunogenojn laŭ la niveloj de bonaj praktiko de fabrikado je internaciskale kaj nuntempe okazas inspektado de la reguliga institucio, la Centro por kontrolo ŝtata de medikamentoj, ekipaĵoj kaj medicinaj aparatoj, en la produktivaj centroj, kio garantias sekurecon kaj kvaliton por uzo en la loĝantaro.

Pri la sekvoj de la usona blokado en la farmacia industrio, li aldonis ke ĝi komplikigas la akiron de rimedoj por evoluigi la medikamentoj, tial ke ĉiu transakcio estas defio, altigas la kostojn kaj longigas la provizajn ciklojn dum monatoj.

La ministerio pri publika sano informis ke je la fermo de la 21-a de junio, jam estas injektitaj enlande 5 milionoj 113 926 dozoj kiel parto de la evolustrategio de tiuj ĉi bioproduktoj.

Ĝis tiu sama dato, 2 milionoj 372 246 personoj ricevis almenaŭ unu dozon de unu el la kubaj vakcinaj kandidatoj kaj el ili, jam ricevis la duan dozon unu miliono 801 495 personoj kaj la trian dozon ricevis 940 185 personoj.


Fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up