Kubo ratifis sian solidaran volon kun la popoloj de ALBA-TCP

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-25 10:53:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prensa Latina.

Havano, jun 25 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, ratifis ĉi-ĵaŭde en Venezuelo la solidaran kaj kunlaboran pozicion de sia lando favore al la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Amerika-Komerca Interkonsento ALBA-TCP.

Parolante en Karakaso ĉe la XIX-Pintkunveno ALBA-TCP, Rodríguez malakceptis neegalan aliron al vakcinoj meze de la krizo kaŭzita de Kovim-19 kaj rememoris la subtenon de sia registaro per  sendado de sanpersonaro al 40 nacioj kaj teritorioj batali kontraŭ  la pandemio.

Latin-Ameriko kaj Karibio hodiaŭ suferas unu el la plej severaj efikoj, kaj meze de ĉi tiu scenaro, la truda politiko kontraŭ Venezuelo kaj Nikaragvo intensiĝis, diris la ministro.

Li denuncis la pliiĝon de la blokadaj rimedoj kontraŭ Kubo kun pli ol 240 unuflankaj dispozicioj dum la registaro de Donald Trump, 50 el ili en la plej freŝa periodo, kiuj restas validaj.

La kunveno okazis kun la partopreno de ŝtatestroj kaj registaroj kaj aliaj reprezentantoj de la membrolandoj, koincide kun la 200a datreveno de la venko de la Batalo de Carabobo, gvidita de Simón Bolívar.

Inter aliaj temoj, la partoprenantoj interŝanĝis pri la regiona situacio kaj aktualaj defioj sur la internacia sceno, karakterizitaj per la efikoj de Kovim-19.

Kun la slogano Alianco por Vivo kaj Sendependeco, la evento kontribuas al revizio de la interkonsentoj adoptitaj ĉi-jare en malsamaj kunvenoj de la organizo, celantaj plifortigi kunlaboron en strategiaj sektoroj kiel sano, agrikulturo kaj nutraĵo, edukado, politika kaj komunikada kunordigo.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up