Denuncas provokojn kontraŭ marŝantoj al Vaŝingtono petantaj finon de la usona blokado al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-01 10:26:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Carlos Lazo denuncis provokajn agojn

Havano, jul 1 (RHK) La estro de la projekto AmoPontoj, Carlos Lazo, denuncis per sociaj retoj atakon kontraŭ la membroj de la marŝo kontraŭ la blokado, kiuj antaŭeniras al Vaŝingtono por postuli, ke la registaro de Joe Biden ĉesigu la sankciojn kontraŭ Kubo.

"Ni ne haltos, ni alvenos al Vaŝingtono", diris Lazo al novaĵagentejo Prensa Latina, post kiam provokmaniere kamiono  estis ĵetita al ili meze de la vojo.

Li klarigis, ke en la lastaj tagoj ili ricevis minacojn de alia naturo, sed estas la unua fojo, ke io simila okazis.
La ŝoforo de la veturilo, kiun li klasifikis kiel "kamionisto de malamo", ekkriis ofendojn dum "li estis sur ni", li diris.

Li diris, ke fanatikuloj kiel ĉi tiuj estas tiuj, kiuj kontraŭas la remalfermon de konsulaj servoj, kiuj  volas nek familiajn monsendojn, nek familian reunuiĝon, ĉar ili “malsanas je malamo”.

La  marŝado tra AmoPontoj foriris pasintan dimanĉon de Miamio, Florido, dum pli ol 2 000 kilometroj al la usona ĉefurbo por postuli la finon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado kaj la sankcioj truditaj al la insulo.

Hieraŭ vespere, post pluraj kilometroj de ilia pilgrimado, la membroj de la iniciato antaŭenigita de la kuba-usona profesoro renkontiĝis kun la Grupo de Veteranoj por Paco por argumenti kiom da doloro kaj damaĝo kaŭzas ĉi tiu malamika politiko.

Tiaj kunvenoj estas parto de la agadoj por movi la konsciencojn de la nordamerika popolo kaj serĉi aliancojn, diris Lazo.

La 25-an de julio, la membroj de la marŝado tra Pontoj de Amo kolektiĝos en Lafayette Square, antaŭ la Blanka Domo, por fari milojn da peticioj, kiuj postulas, ke la usona prezidento Joe Biden ĉesigu la blokadon kontraŭ la insulo.

La partoprenantoj postulos la remalfermon de la usona ambasadejo en Havano kaj la restarigon de la monsenda servo al la plej granda el Antiloj, kaj la rekomencon de la familia reunuiĝa plano suspendita en 2017 de tiama prezidento Donald Trump.

fonto: Cubadebate



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up