Atentas Kubo pri formiĝo de tropika ŝtormo Elsa

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-01 11:46:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo / Centro Nacia pri Uraganoj

Havano, jul 1 (RHK) La Instituto pri Meteologio de Kubo raportis pri la evoluo de la  Tropika Depresio Kvin, kiu fortiĝis en la lastaj horoj, kun ventoj de 64 km /h, kaj fariĝis Tropika Ŝtormo Elsa.

Je la kvina matene la centro de ĉi tiu tropika ŝtormo estis taksita je 9,4 gradoj norda latitudo kaj 48,8 gradoj okcidenta longitudo, pozicio, kiu lokas ĝin 1390 kilometrojn orient-sudoriente de la Malgranda Antila Arko. Ĉi tiu organismo moviĝas rapide okcidenten je 41 kilometroj hore.

Dum la venontaj 12 ĝis 24 horoj, antaŭvideblas ke  Elsa plu pliigos  sian translokan rapidon kaj klinos sian direkton al la okcidenta nordokcidento, spertante plian plifortiĝon.

La Barbada Veter-servo publikigis Tropikan Ŝtorman Averton por Sankta Vincento kaj Grenadinoj.

Konsiderante la pozicion de ĉi tiu sistemo kaj la jaran sezonon, la Prognozo-Centro de la Kuba Meteologia Instituto zorge observas ĝian evoluon kaj estontan trajektorion.

La sekva averto pri tropika ciklono estos eldonita je la sesa posttagmeze ĉi-ĵaŭde, ĵaŭde.

Fonto: Insmet, Noaa



Komentarioj

  • Julio's gravatar
    Julio
    02/07/2021 10:22 am

    Malgraŭ la malbonaj novaĵoj aŭ situacioj Kubo iros antaŭen. Kubo estas Kubo.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up