Tropika ŝtormo Elsa: alarma fazo por Havano kaj Mayabeque antaŭ la prognozoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-05 09:11:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Modelo prognozo tropika ŝtormo  Elsa 6 atm julio 5  foto/Granma

Havano, jul 5 (RHK) La alveno kaj vojaĝo de la  tropika ŝtormo Elsa laŭ la suda marbordo de Kubo hodiaŭ tenas la loĝantojn de la insulo en suspenso, alkutimiĝintaj al la paso de similaj sed ne same nekutimaj fenomenoj.

Laŭ informoj de la Prognozo-Centro de la Instituto de Meteologio, Tropika Ŝtormo Elsa daŭre alproksimiĝas al la okcidenta regiono de nia lando kun iomete pliigita intenseco, konservante nordokcidentan kurson. La nuboj kaj pluvoj asociitaj kun la ŝtormo kovras grandan parton de la lando.

Konsiderante ĝian proksimecon al la nacia teritorio, oni decidis starigi la Alarman Fazon ekde la 07:30 horo por la provincoj Mayabeque kaj Havano, kaj la Avertan Fazon por Artemisa.

La loĝantaro devas atenti  pri la informoj de la Instituto pri Meteologio kaj Civila Defendo, per la amaskomunikiloj kaj oficialaj profiloj de sociaj retoj kaj observi disciplinon kun la instrukcioj donitaj de la landaj, provincaj kaj lokaj aŭtoritatoj.

D-ro José Rubiera, fama meteologo el la kariba lando, konsideris ĝin interesa organismo pro ĝia malorganizado kaj evoluo, iom 'neantaŭvidebla' por satelitoj kaj spertuloj.

Elsa iris de tropika ŝtormo al uragano kaj poste revenis al la unua kategorio, ĝia movorapideco alarmis la fakulojn per 50 kilometroj hore, kio poste falis al 20 kaj konuso kun same varia trajektorio, ktiam ĝi reiris al tropika ŝtormo.

Kvazaŭ tio ne sufiĉus, kiam la prognozoj anoncis siajn unuajn efikojn sabate nokte aŭ fruan dimanĉon matene, la organizo malrapidiĝis kaj komencis senti sin hieraŭ posttagmeze en Cabo Cruz, orienta provinco Granma, kun ventoj de 85 kilometroj hore kaj marondoj pli grandaj ol tri metroj.

Ŝtataj televidaj raportoj detaligis la ĝisfundan preparadon de ĉiu teritorio por la evakuado de homoj kaj materialaj varoj kaj ankaŭ por certigi la viglecon de esencaj servoj.

Sen malpliigi la atenton pro la malrapidiĝo  de alveno, grupoj de Civila Defendo en ĉiu komunumo reviziis ĉion, de la protektado de kultivaĵoj, medikamentoj aŭ brutoj ĝis la preparado de pano kaj aliaj sekaj manĝaĵoj.

Kun konata sperto pri paso de meteologiaj fenomenoj, la kariba lando ricevis Elsa en precipe kompleksa scenaro post pluraj sinsekvaj tagoj raportante rekordajn nombrojn de novaj infektoj kun Kovim-19.

La kuba ŝtatestro, Miguel Díaz-Canel, nomis disciplinon kiel la ŝlosilo por alfronti la ŝtormon, dum ĉefministro Manuel Marrero konsideris lokajn decidojn esencaj por sekura protekto de homoj kun sanitaraj rimedoj.

Kun diskretaj akumulitaj pluvoj kaj ekblovoj de mezintensaj ventoj, la ŝtormo konfirmas sur sia vojo la saĝon de la plej granda el Antiloj preparante atmosferajn fenomenojn, dum ĝi enskribas sian nomon kiel unu el la plej nekutimaj fenomenoj de meteologio en Kubo.

fonto: PL/Granma/Insmet
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up