Raportas Kubo 21 forpasojn kaj 3 075 novajn kontaĝojn de Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-05 09:40:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 5 (RHK) La nacia direktoro pri Epidemiologio de la Ministerio pri Publika Sano de Kubo, D-ro Francisco Durán, raportis ĉi-lundon 21 forpasojn kaj 3 075 pozitivajn specimenojn por Kovim-19 dum la lastaj 24 horoj, por akumulo de 207 mil 322 diagnozoj ekde la komenco de la malsano en la nacio.

Dum sia kutima gazetara konferenco, la specialisto raportis, ke fine de hieraŭ 43.116 pacientoj estis enlasitaj, el ili 14.319 suspektindaj, 9.684 en epidemiologia gvatado kaj 19.113 konfirmitaj havaĵoj.

Durán klarigis, ke la lando faris 38 826 testojn la antaŭan tagon por akumulo de 5 milionoj 296 mil 762 specimenoj analizitaj.

La epidemiologo anoncis, ke el la 3 mil 75 pacientoj, 729 estis sensimptomaj en la momento de diagnozo, 2 923 havas fonton de infekto en antaŭe konfirmitaj kazoj, 76 havas fonton de infekto eksterlande kaj en 76 homoj la fonto de la infekto estas nekonata.La kontaĝoj aŭtoktonaj estas 2  999.
El la totalo konfirmita, 1.423 estas viraj kaj 1.652 estas inoj. 

Koncerne la aĝoklasojn, 650 infanoj sub 19 jaroj estis diagnozitaj, kaj 590 en pediatriaj aĝoj. En la aĝoj de 19 ĝis 39 jaroj, 957 kazoj estis konfirmitaj, inter 40 kaj 59 jaroj 975 kazoj kaj 492 homoj pli aĝaj ol 60 jaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up