Rifuzas Kanalo Eŭropo por Kubo novajn agresojn de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-06 09:54:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

generico

Parizo, jul 6 (RHK) La kanalo Eŭropo por Kubo malakceptis la akuzojn de la usona registaro kontraŭ la insulo en ties unuflanka raporto pri homa kontrabando, kiun ĝi konsideris kiel nova instrumento de agreso.

Ni kondamnas ĉi tiujn falsaĵojn, enmetitajn en la dokumento prezentita la 1-an de julio de ŝtata sekretario Antony Blinken, raporto, kiu, krom malhavi internacian kaj moralan aŭtoritaton, respondas al kalumniaj celoj, substrekis la platformo de solidareco kun Kubo kaj ĝia Revolucio, iniciato aktivigita en oktobro pasintjare.

La kanalo enkadrigis la novajn akuzojn kontraŭ la kariba lando en la sama celo de politika ĉantaĝo kiel ĝia enigo en la liston de nacioj sponsorantaj terorismon, decido anoncita en januaro de la tiama usona prezidento Donald Trump, nur kelkajn tagojn antaŭ forlasi  la Blankan Domon.

Vaŝingtono atentigis, ke Kubo nesufiĉe plenumas la minimumajn normojn por forigo de homa kontrabando kaj ne faras signifajn klopodojn tiucele, unuflanka kriterio, kiun la plej granda el Antiloj pritaksis kiel  novajn mensogojn, kiuj provas senkreditigi la insulan  medicinan kunlaboron kun aliaj popoloj, rekonita tutmonde.

Laŭ Eŭropo por Kubo, la usona registaro pliigas sian malhonoron provante kaŝi per novaj politikaj aparatoj la ekonomian sufokigon, kiun ĝi trudis sur la insulo dum pli ol 60 jaroj per sia ekonomia, komerca kaj financa blokado.

La solidara platformo ankaŭ  malakceptis la negativon de vizoj al la kuba futbala teamo por partopreni en la Ora Pokalo, turniro bazita sur usona teritorio.

ILi ripetis sian kondamnon pri la usona krucmilito kontraŭ Kubo kaj la fakto, ke ĝi eĉ ne ĉesis dum la monda krizo kaŭzita de la pandemio Covid-19.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up