Akcelas Kubo rekuperiĝon post la tropika ŝtormo Elsa

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-07 09:44:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 7 (RHK) Kubo progresas hodiaŭ en la kvantigo de damaĝoj kaj resaniĝo post la lastatempa tutlanda trairo  de tropika ŝtormo Elsa, dum ĝi uzas preventajn klopodojn kontraŭ tiaj fenomenoj.

La antaŭan tagon, la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, taksis la ĉefajn sekvojn pro la efiko de la meteologia evento ĉi-semajnfine kaj la pasintan lundon, kaj agnoskis la respondon de la aŭtoritatoj kaj la homoj.

La sperto antaŭ la meteoro montris la organizan kapablon de la lando alfronti tiajn eventojn, kun kohera, preciza kaj efika agado, diris la ŝtatestro laŭ la retejo de la Prezidanteco.

La prezidento priskribis la pluvojn asociitajn kun Elsa kiel utilaj kaj certigis, ke la efikoj estas fundamente en la elektroprodukta sistemo, preskaŭ tute restarigita; same kiel en iuj domoj, kultivaĵoj, vojoj kaj akvoprovizaj aŭ kondukaj sistemoj.

Dum la registara kunveno, la prezidento asertis, kiel la malsamaj mastrumaj strukturoj de la insulo, kun partopreno de civitanoj, ebligis alfronti du kompleksajn problemojn samtempe: la pandemion de Kovim-19 kaj la tropikan ŝtormon.

Díaz-Canel emfazis, ke la laboro permesis trejnadon kaj preparadon por la estonta okazo de fenomenoj de pli granda intenseco, kaj tiel redukti eblan damaĝon al homaj vivoj kaj materiaj rimedoj.

Li avertis pri la graveco "daŭrigi laboron de antaŭzorgo", en uragana sezono kun prognozoj intensaj en la kariba regiono.

Kiel memoris la unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo, la nacio estas en kompleksa situacio de transdono de Kovim-19, precipe en la okcidenta provinco Matanzas.

La modeloj, statistikaj informoj kaj analizoj indikas, ke ĉiufoje la niveloj de kontaĝo pli proksimas al la kapabloj kreitaj en la sansistemo por povi prizorgi homojn kun tia kondiĉo, atentigis la retejo.

Matanzas prezentas la plej grandan komplikecon en tia scenaro post raporti  8.844 pozitivojn  de la malsano en la lastaj 15 tagoj, por efiko de 1 226,6 por ĉiu 100.000 loĝantoj, la plej alta en la lando.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up