Alvoko por labori kun strikta respekto al leĝeco

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-20 07:19:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel, ankaŭ membro de la komunista partio alvokis ĉiujn kubanojn  labori strikte ligitaj al leĝeco kaj batali kontraŭ la sociajn maldisciplinojn.
Li emfazis ke ĉiuj gvidorganoj devas alfronti tiun ĉi situacion kaj tiurilate ni daŭre proponas ampleksan popolan debaton kio devas komprenigi nin ke estas problemoj kaj oni devas ilin solvi, sed honeste kaj kun  virta sinteno, malgraŭ tio ke povas esti kompleksa situacio.
La unua vicprezidento partoprenis la unuan internacian renkontiĝon pri revizorado,  inspektado kaj kontrolo okazinta en la kongresa palaco de Havano.
La renkontiĝon partoprenis pli ol 180 delegitoj el 11 landoj kaj ankaŭ ĉeestis Gladys Bejerano, vicprezidantino de la ŝtata konsilantaro de Kubo kaj ĝenerala kontrolisto de la respubliko.
Li insistis ke en la socia debato oni devas defendi la principon ke “la malriĉeco pasas sed ne la malhonorigo,”  laŭ eduka idearo de la nacia apostolo dde Kubo, José Martí.
Díaz-Canel ankaŭ esprimis ke la interna kontrolo estas temo inkluzivigita en la politika debato de la lando pro eksplicita volo de la insula registaro kaj estas esenca tasko por atingi la ekonomian progreson atendatan.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up