Partoprenis Raúl Castro kunsidon de la Politika Buroo de la Komunista Partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-13 10:15:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 13 (RHK) La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo okazigis kunsidon preziditan de la unua sekretario Miguel Díaz-Canel, kiun ĉeestis la generalo de armeo Raúl Castro.

Dum la renkontiĝo oni analizis la provokojn estigitajn de kontraŭrevoluciaj uloj, organizitaj kaj financitaj el Usono kun malstabiligaj celoj.

La membroj de la supera instanco de la partia organizo pritraktis ankaŭ la ekzemplodonan respondon de la popolo reage al la alvoko de k-do. Miguel Díaz-Canel defendi la Revolucion surstrate, kio ebligis venki la subfosajn agojn.

En antaŭa mesaĝo sendita de la unua sekretario de la partio, li avertis ke la Revolucio kuba ne oferos alian vizaĝflankon al tiuj, kiuj atakas ĝin en virtualaj kaj realaj spacoj.

Díaz-Canel ankaŭ sciigis ke “ni evitos la revolucian perforton, sed ni subpremos la kontraŭrevolucian perforton. Tiuj, kiuj atakas la agentojn de ordo, atakas la landon”.

Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up