Díaz-Canel: ni vokas al respekto kaj solidareco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-15 11:37:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 15 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel sendis mesaĝon al la kuba popolo dum prezento ĉe la televida programo Ronda Tablo. 

«Civitana paco kaj trankvilo, respekto, solidareco inter samlandanoj kaj al aliaj bezonuloj de  la mondo, savante Kubon por daŭre konstrui, kreski, revi kaj atingi la plej grandan eblan prosperon. Tiu estas nia mesaĝo al nia popolo »

Ni scias, ke la nuna situacio estas kompleksa kaj malfacila; kompleksa pro la malsamaj kuntekstaj elementoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin kaj la interagadon inter ĉi tiuj faktoroj, kaj malfacila, ĉar ĝi postulas de ni kapablon venki malfeliĉon, por alfronti ĉi tiun kalumnion kaj la grandegan brutalan amaskomunikan kampanjon, kiu estas praktikata super nia lando, tiel asertis la unua sekretario de la  Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko.

Pluraj aferoj koincidis ĉi tie, li atentigis. Unue, li klarigis, estas la 60-jara blokado, kiu plifortiĝis kaj pli akrigita de  la 243 restriktaj rimedojn aldone truditaj dum la administrado de Donald Trump, kaj kiuj restas validaj. Krome, li diris, ni havas la pandemian pinton spertitan en la lastaj semajnoj.

Tamen estas elemento, li avertis, kiun ni ne povas lasi eskapi kaj tio estas, ke meze de ĉi tiu situacio aperas la rezultoj de la vakcino Abdala, tiel rekonata kiel la unua vakcino en Latin-Ameriko,  kiu permesas al Kubo doni unu plian paŝon en la sukcesa alfronto kontraŭ Kovim-19.

"Aliflanke ili jam komencis paroli kaj estis iuj signoj de la intencoj de la nuna usona administracio revizii iujn punktojn de la politiko al Kubo."

En ĉi tiu kunteksto, estis ankaŭ la elektroenergia situacio de la lando, kiu jam estis klarigita(kaj pliboniĝas),  kune kun grupo de mankoj kaj malkontentoj, li diris.

Ĉi tiu situacio, analizita de tiuj, kiuj ne vere volas disvolviĝon de la Kuba Revolucio, de tiuj, kiuj ne aspiras al civilizita kaj respektema rilato kun Usono, estis uzita de tiuj, kiuj kredis, ke ĉi tiu momento estis nun aŭ neniam, ĉefe tiu tre konservativa sektoro, kiu ligas la kubo-usonan mafion, li atentigis.

Sendube ni volas pli prosperan landon, kaj ni malkontentas pri tio, ke ni ne atingis ĝin, sciante, ke se ili lasas nin agi per niaj propraj fortoj kaj talento, se ili ne metas obstaklojn aŭ malhelpojn, ni povas atingi ĝin, diris Díaz-Canel dum sia parolado.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up