Pluiras en Kubo vakcina kampanjo por bremsi la pandemion.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-19 09:16:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pli ol du milionoj da kubanoj ricevis la kompletan planon de vakcinado

Havano, jul 19 (RHK) Ĉi-semajne plu avancos en Kubo la vakcina kampanjo per propraj vakcinoj kontraŭ la transdono de la kronviruso.

Havano,  kiu antaŭ nur unu monato estis la epicentro de la malsano, kompletigos imunigon en siaj 15 municipoj per la injektebla Abdala, la unua vakcino disvolvita en Latin-Ameriko kontraŭ Kovim-19, kiu montris 92,28% da efikeco en klinikaj provoj.

Ekde la fino de majo kaj kun turbula perspektivo pro la kresko de infektoj kun la viruso SARS-Cov-2, la Ministerio pri Publika Sano decidis efektivigi sanan intervenon en la ĉefurbo, aliaj teritorioj kaj riskaj grupoj kun du el la vakcinaj kandidatoj kreitaj en la lando, pro siaj pozitivaj rezultoj pri sekureco kaj imunogeneco.

La celo estas, ke 60 procentoj de kubanoj ricevu siajn tri dozojn de kontraŭkovim-19 injekteblaj ĝis aŭgusto kaj daŭru en septembro kun tiuj sub 18 jaroj, loĝantara grupo kun alta indikilo de pozitivoj.

Tial, nuntempe klinikaj provoj direktitaj al infanoj kaj adoleskantoj aldoniĝas al la strategio: Soberana Pediatría, kiu estas aplikata en Havano kun la vakcina kandidato Soberana 02 kaj Soberana Plus, de la  Instituto Finlay de Vakcinoj, kiu atingis 91,2% da efikeco per du dozoj de la unua kaj unu de la dua.

Ankaŭ kun la vakcino Abdala, de la Centro por Genetika Inĝenierio kaj Bioteknologio, alia esploro estas farata en ĉi tiu aĝoklaso en la orienta provinco Camagüey, teritorio trafita de la pandemio en la lastaj tempoj.

Dum 10 sinsekvaj tagoj la nombro de infektoj en la lando superas ses mil tage pro konsiderinda aŭtoktona transdono de la viruso SARS-Cov-2, dum la okcidenta provinco Matanzas konsistigas la epicentron de la malsano kun raportoj en tago, kiuj estas ĉirkaŭ la du mil kazoj.

Ĝis nun, laŭ oficialaj datumoj, estis administritaj ok milionoj 146 mil 748 dozoj de ambaŭ produktoj  kontraŭ Kovim-19; dum  du milionoj 91 mil 439 homoj ricevis la tri injektojn, por kompletigi la imunigan planon projektitan en ĉi tiu lando kontraŭ la viruso. 


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up