Eŭropa Komisiono kondamnis atakon kontraŭ la kuba ambasadejo en Parizo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-29 14:15:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 29 (RHK) La Eŭropa Komisiono (CE) firme kondamnis la ĵusan atakon per tri Molotov-kokteloj kontraŭ la sidejo de la kuba ambasado en Parizo, asertis diplomatiaj fontoj.

La parolisto de la CE, Nabilla Massrali, deklaris “sian firman kondamnon kontraŭ tiu atako. Perforto neniam estas akceptebla maniero esprimi malsamajn opiniojn”.

Siaflanke, la franca deputito Francois-Michel Lambert taksis la agreson kontraŭ la kuba ambasadejo kiel  terorista.

Dum partopreno en la Jutub-programo de la rusa kanalo de  Eŭropo por Kubo, la franca parlamentano memorigis ke en tiu diplomatia misio en Parizo vivas familioj, eĉ infanoj, kaj laboras personoj povintaj forpasi aŭ esti vunditaj en tiuj sabotaj agoj.

Kubanoj kaj asocioj de kubanoj rezidantaj en diversaj landoj tra la mondo denuncis la ĵusan atakon teroristan kontraŭ la ambasadejo de la kariba insulo en Francio kaj la vandalajn agojn kontraŭ aliaj sidejoj diplomatiaj en aliaj landoj.

Riproĉindaj agoj, kiuj perfortas la internacian  juron kaj naciajn leĝojn de la landoj, kie ili okazis, estas rezulto de la agresema retoriko, manipulado kaj alvokoj al perforto farataj el Usono instigante tiajn agojn kontraŭ Kubo, deklaris la kuba reprezentanto en Francio, Elio Rodríguez, al la kanaloj France 24 kaj Russia Today en la franca lingvo kaj al Radio Franca Internacia.

 

fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up