Komerca politiko en la agrikulturo celas stimuli produktadon kaj forigi obstaklojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-03 09:03:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meisi Bolaños

Havano, aŭg 3 (RHK) La efektivigo de la Orda Tasko en la ekonomio de la insulo kunportis la transformon de la reala kosto de produktado kaj, sekve, de prezoj.

Jen  unu el la pluraj konsekvencoj, kiujn la kuba kamparano frontas hodiaŭ, kaj kiuj aldoniĝas al tiuj kaŭzitaj de la intensigita ekonomia kaj komerca  kaj financa blokado kontraŭ nia lando.

En ĉi tiu kunteksto, Meisi Bolaños Weiss, estro de la Ministerio pri Financoj kaj Prezoj (MFP), klarigis en gazetara konferenco, ĉi-lunde, kial oni decidis nuligi la maksimumajn prezojn por la kolekto de agrikulturaj produktoj destinitaj al la socia konsumo, medicinaj dietoj kaj Familia Prizorga Sistemo, laŭ Rezolucio 320, eldonita de la Ministerio pri Financoj kaj Prezoj, kaj publikigita en la Oficiala Gazeto n-ro 68 Eksterordinara, 30 julio 2021.

La ministrino elstarigis esencan elementon de la jura teksto, kaj tio estas, ke la maniero rekoni, kion vere kostas al la produktanto produkti la viandon aŭ legomojn, estas permesi pli bonajn kondiĉojn por la interkonsento de prezoj kaj kontraktado, tiel en socia konsumo kiel en la  vendo en la podetala merkato.

Fleksebleco, regulado kaj forigo de obstakloj en la agrikultura sektoro pelas la novan politikon de komercado de agrikulturaj produktoj en la lando, diris la ministro pri agrikulturo, Ydael Pérez Brito.

Agrikulturo travivas streĉajn momentojn pro la blokado, kiu senigas la sektoron de enspezoj kaj rimedoj necesaj por atingi altajn produktadojn, la administranto diris al la gazetaro, kaj atentigis, ke la pandemio ankaŭ devigas fari aliajn decidojn pri agrikulturo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up