Kuba prezidento renkontiĝas kun religiaj gvidantoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-07 10:20:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunsido de  Díaz-Canel kun religiuloj

Havano, aŭg 7 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, okazigis vendrede kunvenon kun membroj de la landa Konsilio de Eklezioj kaj ekumenaj reprezentantoj, publikigita hodiaŭ sur sia Tviter-konto.

La prezidento komentis, ke la dialogo kun religiaj gvidantoj estis enfokusigita al tio, kion eblas fari kune por la bono de la lando, sed ili ankaŭ esprimis obstaklojn en la ekzercado de sia laboro.

Díaz-Canel certigis en la socia reto, ke ĉi tiuj malfacilaĵoj tuj estos solvitaj, kaj reliefigis la fidon kaj esperon, kiuj ĉiam ĉeestis en la interŝanĝo.

Li aldonis, ke ĉi tiujn konversaciojn sekvos aliaj kun malsamaj direktoroj de religiaj institucioj kaj frataj asocioj, kiel parto de la konstanta ligo konservita dum jaroj.

"Ni volas daŭrigi tiun vojon", emfazis la ŝtatestro kaj aldonis la etikedon  #ACubaPonleCorazón.

En la lasta semajno la kuba prezidento havis renkontiĝojn kun homoj el diversaj sektoroj de la socio, por aŭdi iliajn opiniojn pri la problemoj de la lando kaj solvoproponoj.

Inter tiuj interŝanĝoj, elstaras tiuj, kiujn li havis kun esploristoj, profesoroj kaj studentoj pri ekonomiaj sciencoj, kaj ankaŭ kun cent junaj ŝtataj kaj privataj laboristoj, kuracistoj kaj kamparanoj, interalie. 


Fonto:PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up