Kuba prezidento interŝanĝas pri socia laboro en la komunumoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-12 12:28:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Diaz-Canel  kuvenas kun reprezentantoj de komunumoj en Havano

Havano, aŭg 12 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, parolis ĉi-ĵaŭde kun komunumestroj de la kvartalo San Isidro en  la ĉefurbo.

Elde la sporta centro Jesús Montané en ĉi tiu popola konsilantaro  de Malnova Havano, la prezidento antaŭenigas la plifortigon de socia laboro en la teritorioj, raportis la Tviter-konto de la Prezidanteco de la Respubliko.

Prezidantoj kaj delegitoj de popularaj konsilantaroj, komunumaj kaj religiaj gvidantoj, artistoj, atletoj, junuloj kaj reprezentantoj de Lokaj Disvolvaj Programoj partoprenantaj diversajn projektojn ĉeestis la kunvenon.

Kiel parto de labormaniero de la insula ŝtatestro kaj ĝia ministra konsilantaro, kiuj daŭre  vizitas provincojn, laborejojn kaj renkontiĝas kun spertuloj pri diversaj fakoj, en la lastaj tagoj la prezidento gvidis renkontiĝojn kun reprezentantoj de diversaj sociaj sektoroj, inkluzive de junuloj, kamparanoj, ekonomikistoj, religiuloj kaj advokatoj.

Siavice, registaraj laborgrupoj laboras en kvartaloj de ĉi tiu ĉefurbo kaj aliaj en la lando kun la celo agadi por kontentigi la bezonojn de la loĝantaro.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up