Kubo taksas agreso amendon aprobitan de la usona senato

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-12 13:18:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 12 (RHK) La ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez priskribis la amendon aprobitan de la usona senato kiel "agreso" kontraŭ Kubo, kun la supozata intenco provizi interreton al civitanoj en la kariba nacio.

La amendo estis prezentita de respublikanaj senatanoj Marco Rubio kaj Rick Scott al la buĝeta rezolucio, kaj postulas la administradon de Biden faciligi "senpagan, malferman kaj necenzuritan interretan aliron al la homoj de Kubo."

En sia konto en la socia reto Tvitero, la plej alta reprezentanto de diplomatio en la kuba nacio subskribis, ke ĉi tiu decido "kontribuas al la profita komerco de la subfosa politika maŝinaro de Florido, de kie oni instigas malamon kaj perforton.

Rodríguez emfazis, ke la ekonomia, komerca kaj financa blokado estas la ĉefa obstaklo por la libera kaj suverena aliro de la kuba popolo al la interreto.

Ĉi tiu barilo ankaŭ estas la ĉefa limigo al aliaj telekomunikaj servoj, kio evidentiĝas en la pli ol 65 milionoj da dolaroj de perdoj en tiu sektoro, nur en la periodo de aprilo ĝis decembro 2020.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up