Omaĝo al Fidel Castro en la tombejo Sankta Ifigenia

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-13 15:41:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Tombejo Sankta Ifigenia, Santiago de Kubo

Santiago de Kubo, aŭg 13 (RHK) De la tombejo Santa Ifigenia, loĝantoj de la orienta provinco Santiago de Kubo kune kun partiaj kaj registaraj aŭtoritatoj omaĝis la historian gvidanton de la Kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz.

La ceremonion prezidis la komandanto de la Revolucio, Ramiro Valdés Menéndez, la 13-an de aŭgusto, 95-jariĝo de Fidel.

La solenan agadon partoprenis reprezentantoj de politikaj kaj amasaj organizoj de la teritorio, same kiel la Revoluciaj Armitaj Fortoj kaj la Ministerio pri Internaj Aferoj.

La omaĝo komenciĝis per depono de flora bukedo nome de la popolo de Kubo, antaŭ la monolito, kie la cindroj de la estro de la Revolucio ripozas en la Santiago-tombejo.

La persista pluvo kaŭzita de la paŝo de la tropika ŝtormo, akompanis la memoron, kie la loĝantoj ankaŭ metis florojn por Fidel.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up