Sesias virtuala renkontiĝo pri la kuba Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-17 10:16:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 17 (RHK) Renkontiĝo, kiu traktos la eventojn de la 11a de julio en Kubo, komenciĝis hodiaŭ kaj daŭros plurajn tagojn da pripensado pri la nuna tempo en la lando kaj la defioj de la Revolucio.

Sub la titolo 'Kuba Tendenca Temo: kio okazis?', Virtuala debato okazos ĉi-vespere, kun panelistoj kaj reprezentantoj kubaj kaj alilandaj por  klarigi la precedencojn de la socia agitado pasintmonate,  ĝiaj kaŭzoj kaj instigantoj.

La kariba nacio celas politik-komunikan operacion kongruan kun la tiel nomataj kvarageneraciaj militoj, laŭ specialistoj kaj aŭtoritatoj de la kariba lando.

Ene de ĉi tiu plano projektita por estigi malordon kaj malstabilecon, la uzo de informaj teknologioj ludas fundamentan rolon, same kiel disvastigo de falsaj novaĵoj, aspektoj inkluzivitaj en la analizo de ĉi tiu mardo.

La cifereca renkontiĝo estas organizita de la kultura centro Domo de  Amerikoj, la Unio de Ĵurnalistoj de Kubo, la Unio de Verkistoj kaj Artistoj, la Landa Asocio de Ekonomikistoj kaj Kontistoj, la Reto en Defendo de la Homaro, la MemorCentro Martin Luther King kaj la Latina Usona Resuma platformo.

La kunsido povas esti sekvata per la platformo Jitsi Meet, kun angla traduko, kaj per la kanaloj YJuTubo kaj Fejsbuko de la sponsoraj centroj kaj aliaj organizoj kaj movadoj solidare kun la antila insulo.

La samo okazos la 24-an de aŭgusto, kiam la fakulgrupo fokusiĝos pri "Defioj kaj urĝoj en Kubo antaŭ la blokado, la pandemio kaj la grava ekonomia situacio"; dume, la 31-an de la sama monato, la analizo fokusiĝos al la temo: 'Partopreno, dialogoj, kolektiva konstruado de unueco'.

Laŭ la organizantoj, kiel  fermo oni elsendos  intervenon de la brazila verkisto kaj teologo Frei Betto.

La rolo de civila socio, kulturo kaj komunikado en la nuna kuba kunteksto, same kiel la graveco de komunuma laboro en vundeblaj kvartaloj kaj inkluzivaj politikoj, estas aliaj aferoj, al kiuj specialistoj direktos sian rigardon dum ĉi tiu ciklo de pripensado.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up