Riĉiga renkontiĝo kun reprezentantoj de religiaj kaj fratecaj asocioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-25 11:35:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Estudios Revolución.

Havano, aŭg 25 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, priskribis la kunvenon, kiun li havis ĉi-marde en Havano kun reprezentantoj de religiaj institucioj kaj frataj asocioj, kiel tre helpema, kaj insistis pri la bezono sistemigi tiajn interŝanĝojn.

Dum la dialogo, la prezidento certigis, ke temas pri homoj "kiuj defendas plibonigon elde la spirito, kaj tiu estas  kultivenda maniero  por rikolti valorojn."

Laŭ raporto en kuba televido, la kunveno permesis diskuti la problemojn, kiujn alfrontas  la lando kaj interŝanĝi  laborajn spertojn. La ĉeestantoj ratifis sian subtenon al la Revolucio, kaj ankaŭ sian volon disvolvi agojn por paco kaj unueco.

La reprezentantoj parolis pri la graveco konstrui inter ĉiuj pli bonan, pli inkluzivan socion, kie solidareco kaj amo superregas. Tiusence ili reasertis sian alvokiĝon servi la homojn per la malsamaj projektoj, kiujn ili realigas por plibonigi la vivon de la komunumoj kaj helpi la plej vundeblajn.

La partoprenantoj insistis pri la urĝeco inkluzivi la novajn generaciojn en la malsamajn procezojn per siaj freŝaj kaj renovigaj ideoj.

"La religioj en Kubo vivas en paco, ili ne havas diferencojn, ili kapablas asimili tre vastan mondkoncepton," ili agnoskis.

Krome ili ripetis sian malakcepton de ĉia manifestiĝo de perforto kaj ekstera enmiksiĝo, en tempo kiam la kariba nacio estas la celo de netradicia milito instigita kaj financita de Usono.

La kunveno daŭrigis la ciklon de kunvenoj de la Respublika Prezidanto kun diversaj sektoroj de la socio, por analizi la ĉefajn malfacilaĵojn kaj kolektive serĉi solvojn.


Fonto: PL
 



Komentarioj

  • Ginta Liatukaite's gravatar
    Ginta Liatukaite
    27/08/2021 03:36 pm

    Certe, la esperantistoj jam delonge aktivas en kreado de la pli bona mondo, en kiu gravas interkomprenigxo kaj amikeco inter diversnaciaj homoj.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up