Kreita en Kubo la nacia instituto de teritoria ordigo kaj urbo-planismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-26 10:43:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 26 (RHK)  La kreo de la Nacia Instituto pri Teritoria Ordo kaj Urbo-planismo oficialiĝis en Kubo per Dekreto-Leĝo 42/2021, aprobita de la Ŝtata Konsilantaro de la Insulo, kiu estis publikigita en la Oficiala Gazeto de la Respubliko Kubo.

La decido siavice kaŭzas la malaperon de la Instituto pri Fizika Planado.

Laŭ la jura dokumento, aperinta kun la kategorio Organismo de la Centra Administracio de la ŝtato, la institucio respondecos proponi la politikon de la ŝtato kaj de la Registaro en aferoj pri teritoria ordigo kaj urboplanado, ĝia administrado, aspektoj de projektado kaj arkitekturo, rilataj al urboplanado kaj la katastro.

Post kiam tiu politiko estas aprobita, la nova organo devas direkti kaj kontroli sian aplikon, kaj ankaŭ plenumi la gvidan rolon por alfronti kontraŭleĝecojn ene de sia kompetenteco, aspekto kie necesas plenumigi la teritoriajn kaj urbajn  planojn aprobitajn de la Ministra konsilantaro.

Ĝi ankaŭ respondecas progresi en la nova urba tagordo, en la marbordaj setlejoj kaj la regularoj por ilia adaptiĝo al klimata ŝanĝo, kompletigi la ĝisdatigon kaj komputadon de la Urba Katastro, kaj simpligi kaj faciligi la procedurojn de la loĝantaro.

Laŭ la regularo, kiu ekvalidos 30 tagojn post sia publikigado ĉi-marde, la 24-an de aŭgusto en la Oficiala Gazeto, la Nacia Instituto konsistigas nedivideblan organikan unuon kun funkcia sendependeco, tial la provincaj delegacioj kaj urbaj estraroj estas organizitaj vertikale tra la tuta nacio, kaj ne dependas de lokaj instancoj.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up