Ĉina vakcino Sinopharm+ Soberana Plus estas aplikata por maksimunigi efikecon de imunizado en Cienfuegos

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-30 13:18:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 30 (RHK) Vakcina plano, kiu ligas la ĉinan vakcinon Sinopharm kun la kuba Soberana Plus, komencis esti aplikata en la centra provinco Cienfuegos al homoj pli ol 19-jaraj.

La propono baziĝas sur la apliko de du dozoj de Sinopharm, kun intervalo de 21 tagoj, kiel rekomendita de la provizanto, kaj tria –21 tagojn post la dua dozo– kun Soberana Plus, raportis D-rino Dagmar  García, Direktorino de Esplorado ĉe la Finlay Vaccine Institute (IFV).

Ŝi klarigis, ke Kubo ricevis donacon de la senaktivigita virusa vakcino Sinopharm, de la Instituto pri Biologiaj Produktoj de Pekino, Ĉinio; ŝi konsideras  ĝin "sekura vakcino, kun klinika efikeco de 79%, rekomendita de la OMS kaj uzata en pli ol 85 landoj en la nuna epidemio," ŝi emfazis.

Ŝi aldonis, ke la Ministerio pri Publika Sano de Kubo kaj la IFV proponis imunigan strategion, kiu permesas maksimumigi la efikecon kaj efikon de ĝia apliko, havante sufiĉajn dozojn por vakcini, en mallonga periodo, la tutan loĝantaron pli ol 19-jaran de la provinco de Cienfuegos.

"Ĝi ne estas klinika provo, ĝi estas imuniga strategio, kiu celas maksimumigi efikecon, surbaze de kombinaĵoj de vakcinoj," klarigis la doktoro pri Farmaciaj Sciencoj, kiu aldonis, ke Soberana Plus estas kuba vakcino rajtigita en urĝa uzo  por la indiko al plifortigo de la imuneco de individuoj antaŭe vakcinitaj per alia imunogeno  (en nia insularo, Soberana 02).

La imunologia scio havebla pri la uzo de Soberana Plus kiel plifortigo de individuoj kun antaŭekzista imuneco (per vakcinado aŭ per natura infekto), subtenas ĉi tiun proponon uzi ĝin kiel akcelan dozon post du dozoj de Sinopharm, ŝi atentigis. 

"Tiel oni devas pliigi la 79% -efikecon subtenatan de ĉi tiu ĉina vakcino, kiu jam sufiĉe bonas por efiki la indikilojn de la epidemio," ŝi diris.

La Esplora Direktorino de la Finlay-Instituto elstarigis, ke Kubo estis pioniro en kombinado de vakcinoj kun la heterologa plano de Soberana 02 + Soberana Plus, proponita ekde januaro 2021.

"Hodiaŭ la mondo kombinas kaj dividas vakcinojn kiel strategion por maksimumigi haveblecon kaj efikecon," ŝi emfazis.

García Rivera deklaris, ke estas "totala kohereco de la propono kaj la teknika subteno de  la sanaj kaj politikaj aŭtoritatoj de la provinco Cienfuegos."

Ŝi invitis loĝantojn de Cienfuegos profiti la okazon, ĉar ĝi estas "solida propono, kiu estos kompletigita per aliaj strategiaj agoj, kiuj celas" sinkronigi "maksimuman imunecon en la loĝantaro kaj efiki la sanon de homoj," kio ĉiam estas la celo.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up